Home

bildo el:  http://www.segretiemisteri.com/tag/rongorongo/

bildo el:  http://best5.it/post/5-antiche-scritture-scomparse-mai-decifrate/

 


 

Pro la teksta longeco, mi publikigas la italan kaj la esperantan versiojn de ĉi tiu artikolo aparte

A causa della lunghezza del testo, ho pubblicato le due versioni di questo articolo, in italiano e in esperanto, separtamente. – Guardare il precedente per quella italiana.


Praa-Elamana lingvo

 

La Praa-Elamana lingvo

Ofte, preskaŭ ĉiam, kiam mortas lingvaĵo, ĉar neniu denaska parolanto plu vivas kaj ĝin parolas, perdiĝas samtempe ankaŭ la memoron pri ties kulturo.

Nu, mi nun estas parolonta al vi pri unu el la plej antikvaj skriboj en la mondo – la Praa Elama idiomo – kiu ĝis hodiaŭ ŝajnas esti tute maldeĉifrata.

Inter la elkodigendaj grafismoj, tiu Praa-Elama gardas absolute la plej malnovajn atestojn.

Kiel niaepoka historio nin instruas, ofte la morto de lingvo okazas je konkludo de militoj, konkeroj aŭ koloniadoj, ĉiukaze post regado de kulturo super alia pro diferencigitaj kialoj, eĉ religiaj aŭ simple ekonomiaj.

 

Mallonga rakonto

LA ELAMANA LINGVAĴO

La Elam(an)a lingvaĵo, konsiderenda derivitaĵo el la pli praa Elam(an)a parolmaniero, estas per si mem, ja, estingita idiomo, parolita de la antikvaj Elamanoj. Ne certas, ke Elamanoj estu posteuloj de Elam, la filo de Ŝem, laŭ kio skribite en Biblio: en Genezo 10:22 kaj en la 1-a libro de Kroniko 1:17… (1)

La plej malnova teksto, nomata Traktato de Naram-Sin, datiĝas je la XXIII jarcento a.K. kaj prezentiĝas kiel kojnoskribo. La Elama estis utiligita ankaŭ en la trilingvaj Akemeneaj reĝaj surskriboj kaj de la administrantaro de urbo Persepoli, ekde la VI-a kaj la IV-a jarcentoj a.K.   Kaj fine, la lasta skribitaĵo en ĉi tiu lingvo datiĝas proksimume je la epoko de la konkero de Persujo fare de Aleksandro La Granda (jarcenton III-an a.K.). La Elama lingvo koncernas do civilizon evoluintan inter la III-a kaj la I-a jarmilo a.K. (antaŭ Kristo)!

 

La parolzono

Ĉi tiu civilizo, konvencie nomata Elam, vivis en teritorio kiu nun troviĝas en la okcidenta Irano, en la regionoj de Khuzistan kaj de Fars. Du estis la urbocentroj, rilatpunktaj: SUSA (en la sudorienta zono de Mezopotamia basebenaĵo, kaj ANSHAN, en la loko de Tall-i Malyan, en la ebenaĵo de Marvdasht: nordoriente de Shiraz), kie, sekve, oni konstruis Persepoli (kiu estis unu el la kvin ĉefurboj de Akemenea Imperio (2) (persa), kiun fondis Ciro la Granda (la aliaj ĉefurboj estis ja Susa, Babilonia, Ecbatana kaj Pasargadae).

 

Elamana: oficiala lingvo

Post la konkero plenumita de Ciro la Granda (mortinta en 530 a.K.), la elamana kulturo ne komplete malaperis. Fakte, Akemenea Imperio (aŭ persa) montris respekton por tiu civilizo, pri kiu ĝi sin proponis parte kiel heredanta. La plej klaraj simboloj de ĉi tiu heredigo interŝtata estas du: antaŭ ĉio, ĝuste Susa fariĝas la vintra ĉefurbo de la Persuja Imperio, ĝi ne elektinte persan urbon; due, inter la tri lingvoj per kiuj oni realigis la persajn reĝajn surskribojn, kune kun la akada kaj la antikva persa, estas ankaŭ la elamana idiomo, kiu tial leviĝas al oficiala lingvo. Ni estas parolante pri antaŭ 2500 jaroj!

Ankaŭ dum la regnado de Dario I, same nomita la Granda (kiu estis la reĝo de Persujo ekde 522 a.K. ĝis 486 a.K. kaj kiu regis Elamanojn kaj Babilonanojn) estas kutimo produkti la surskribojn per tri lingvoj: la antikva persa, la elamana kaj la babilonana. La babilonana estas evoluinta aspekto de tiu akada.

Sed nur la duonon de la XIX-a jarento – danke al la trilingvaj tekstoj (kojonformaj) – oni sukcesis deĉifri ankaŭ la elamanajn kaj babilonanaj lingvaĵojn. La unua persono kiu sukcesis pri tia tasko estis Sir Henry Creswicke Rawlinson (ofiriro de la Brita Armeo), kiu sukcesis traduki el konjoforma skribo al la antikva persa kaj, poste, kune kun aliuloj, sukcesis ankaŭ traduki la elamanajn kaj la babilonanajn. La plej konataj surskriboj estas tiuj de Bisotun (produktitaj inter 520 kaj 518 a.K.) kaj “ili oficis por la kojnoforma skribo samkiel la steleo de Rozeto oficis por la egiptaj hieroglifoj: ĝi fariĝis la decida dokumento por elkodigi skribsistemon, kiun oni opiniis perditan“. Ni estas parolante pri la estingita lingvo elamana.

 

LA PRAA-ELAMANA LINGVAĴO

Sed se ni vojaĝas pli antaŭen en la tempon, ion ni vere perdis. Fakte, la elamana versio el la supre-menciitaj trilingvaj surskriboj estis antaŭita de skribofazo nomita  “praa-elamana” (proto-elamana, plej malnova elamana), evoluinta en Susa, ŝajne je 3000 jaroj antaŭ Kristo (a.K.) alidire antaŭ 5000 jaroj proksimume rilate al nuna epoko!

 

La parolzono de la praa-elamana lingvaĵo  

Susa estis urbo lokita ĉe la rivero Karkhev (pli-malpli 240 km. norde de Persa Golfo) kaj ĉefurbo de la antikva regno Elam. Ĉi tiu pli malnova elamana skribmaniero trairis du diversajn periodojn: la unua estas konsiderita ‘arkaika’, kaj la dua ‘pli evoluinta’. La dua montrus parciale reduktitan nombron da signoj (oni  kalkulis, ĝis hodiaŭ, 50-60 el ili); la arkaika formo, diverse, el ili havis kelkajn centojn, kiuj probable estis ĉiuj ideografi-tipaj. Jen kiel prizentiĝas ĝi, laŭ la franca asiriologo V. Scheil (1858-1940).

 

Kiel ĝi aspektas

(bildo el: LINGUAGGI PERDUTI de P. E. Cleator, Garzanti Ed., 1964)

Kutime sed ne ĉiam, la simboloj legeblas de dekstra flanko al maldekstra. Escepte de kelkaj okazoj, la konataj tekstoj estas sur argilaj tabuletoj kaj ŝajnas ke ili enhavu nur ekonomiajn aferojn; ĝis nun neniu el tiuj signoj estis interpretataj tute certe.

Ĉiukaze, oni povis fiksi, ke la entabletaj enhavoj temas ĉiuj pri la dekuma nombra sistemo! 

 

Konkludo

 

Ĝis nun oni ne povas taksi certece ĉu la Praa-Elamana skribo estas konsiderinda origina kreaĵo. Sed, konsidere de la apuda Sumera civilizo (el kiu je certa epoko la Elamananoj estis submetitaj), tio ŝajnas neprobabla, des pli se oni kalkulas ke Elamananoj, poste, forlasis tiun (nombran) sistemon kaj konformigis al siaj necesoj pli simpligitan formon el la babilona kojnoformo. Tio pensigas ke ankaŭ la praa-elama(na)na skribmaniero naskiĝis analogmaniere, kaj tia eventualeco esperigas ke, estontan tagon, ankaŭ ĉi tiu skribsistemo estos deĉifrata.

 

_______________  NOTOJ:

1)

Genezo 10:22 – La filoj de Ŝem: Elam kaj Aŝur kaj Arpaĥŝad kaj Lud kaj Aram. [trad. de Zamenhof]

Libro Unua de Kroniko 1:17 – La filoj de Ŝem: Elam kaj Aŝur kaj Arpaĥŝad, Lud Aram, Uc, Ĥul, Geter, kaj Meŝeĥ. [trad. de Zamenhof]

 

(2)  Akemeneo (ĉu Aĥaemeno?)

https://it.wikipedia.org/wiki/Achemene

sed vidu ankaŭ, en la esperanta vikipedio, por aliaj informoj:  https://eo.wikipedia.org/wiki/A%C4%A5aemeno

 

Pro manko da historiaj informoj, la ekzisto de Akemeneo (ĉu Aĥaemeno?) kaj ties reĝejo (proksimume je 700 a.K) ne tute certas. Oni hipotezas, ke temas pri legenda ulo enkondukita fare de Dario I por legitimi siajn ambiciojn. Ĉar li ne estis rekta heredanto de sia antaŭulo, Ciro II (nomita la Granda), oni hipotezas, ke li elpensis komunan praavon inter si kaj Ciro, cele al legitimigo de siaj atendoj por posedi la tronon de Persujo.

Ĉiukaze, ĉiuj idoj de Dario honoris Akemeneo-n (Aĥaemeno) kaj konsideris lin kiel la fondinto de la dinastio, kvankam mencioj pri ties gloraj agoj restas ege magraj.

 

 

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s