Home

http://www.montessoriesperanto.org/zamenhof-montessori-pedagogia-e-pace.html

ĉe la supra retejo oni prave komparas la internan spiriton de L. L. Zamenhof kun tiu de Maria Montessori, kaj la afero ŝajnas ĝuste trafita,  kaj eduke, kaj pedagogie; psikologie samkiel socie:

“… Ambaŭ trovis novajn solvojn al malnovaj demandoj, kaj rifuzis la limigojn de la komuna sento dum sia epoko. Montessori tute ne akceptis, ke infanoj malriĉaj kaj ‘simplaj’ povas ne ricevi edukadon, aŭ ke infanoj estas inkline malbontonuloj aŭ mallaboremuloj, aŭ ke (ge)instruistoj devas komandi infanojn laŭ propra plaĉo (per batoj aŭ  ĉantaĝoj). Zamenhof tute ne akceptis, ke etnaj konfliktoj estas nepraj (=neeviteblaj) kaj konsidereblaj kiel esenca parto de la vivo en multkultura socio...”

Estas personoj kiel ili, renovigantoj kaj pozitivistaj , kiuj povas vidigi al ni alian eblan socion, pli homan, pli justan, pli taŭgan por la homara vivo, pli altnivelan ol tiu, kiun nun ni estas vivante, kie oni parolas pri paco, pri justeco, pri rasa-rajta-lingva maldiskriminacio…..  ĉar, efektive, tioj ne estas atingataj, kie homoj estas daŭre unu kontraŭ la alia.


 

 

DEK-KVARA LECIONO


Por rememori: Esperanto estas lingvo de paco, lingvo de ĉiuj kaj lingvo por ĉiuj…  Ĉi-leciono estas la antaŭlasta leciono, en kiu oni vidigas

KELKAJN MALFACILOJN:

poseda pronomo     sia   

La poseda pronomo     sia    rilatas la subjekton de la frazo en kiu troviĝas la nomo kiun ĝi difinas, sed ĝi tute ne povas esti per si mem la frazan subjekton. Praktike, oni povas ĝin uzi kiam eblas ĝin anstataŭi per la vorto ‘propra’.

Ekzemple, kaj ankaŭ en la itala lingvo, estas maleble uzi frazon kiel tian:

Sia libro estas nova   /    Il proprio libro è nuovo       (proprio di chi?) (kiu estas la frazo-subjekto?)

 

Diverse, laŭ la subjekto al kiu la pronomo rilatas, la jena frazo tradukeblas dumaniere, sed kun malsamaj signifoj:

  • Se la subjekto estas Petro, kaj temas pri ‘propra hejmo’ de li:

Petro akompanis Paŭlon ĝis sia domo.     [Pietro accompagnò Paolo a casa    sua ]

  • Se la subjekto estas Paŭlo,  kaj temas pri la domo de li, oni devas traduki:

Petro akompanis Paŭlon ĝis lia domo.     [Pietro accompagnò Paolo a casa    sua   —  ]

En la itala lingvo la frazo estas la sama, sed ties signifo malklara, dubasenca; do, esperanto estas efektive pli preciza.

 

 

******************

 

iu, kiu, tiu           kaj      ia, kia, tia 

 

Komencantoj ofte opinias ke ĉi tiuj vortoj:           iu,   kiu,    tiu,       estu absolute nur pronomoj kaj, sekve, ne povas antaŭveni al substantivoj kaj,  pro tio,  ĉi-lastaj (ili kredas) devas esti antaŭataj per:        ia,   kia,   tia:       malĝuste!      La vico de vortoj, kiuj finiĝas per       -u         estas ĉiuj utiligeblaj kaj pronome kaj adjektive.

Ekzemple, se oni diras:

Kiu homo venis?       oni demandas ĉu Pietro, aŭ ĉu Paolo… kiu el ili du estas alveninta?

Sed, se oni demandas:

Kia homo venis?       Oni emas koni la    kvaliton     de la alveninto:  ĉu  la sanulo aŭ la malsanulo?  ĉu la fortulo aŭ, diverse, la malfortulo?  k.t.p…

Tial (= pro tio):

  • En la unua frazo, en la itala oni devas traduki:  “chi venne?” ;
  • En la dua: “che uomo venne?”

 

******************

predikato     kaj      predikativo (it: attributo)

 

Simpla maniero por ekkoni ĉu la adjektivo kiu kunestas kun la objekta komplemento estas efektive ties ‘predikativo’ aŭ verba predikato, estas provi vidi kiajn vortojn de la frazo oni povas anstataŭi per pronomoj ( akuzativoj! ). [  En la itala,       la    aŭ       lo,   le    aŭ      li. ]

[  vidu ankaŭ la lecionon n. 11, la ekzemplon pri la  ‘rompita botelo’ / ‘bottiglia rotta’:

A)  Mi trovis la botelon rompitan [KIUN?]

Trovai la bottiglia rotta.          [ QUALE? ]

B)  Mi trovis la botelon rompita  (Mi trovis   rompita   la botelon) [EN KIA STATO?]

Trovai rotta la bottiglia.          [ IN CHE STATO L’HO TROVATA? ]

________________________

Por la italoj: se la  serĉadita botelo estas botelo konita kiel jam rompita [kiu?], oni devas traduki: « io  la   ho trovata »;  male [kiel? Je kia stato?] oni tradukas:   «  la  (=la bottiglia) ho trovata rotta » .   Bone atentu: la predikativo povas esti metata – egalsignife – ankaŭ inter  la verbo kaj la rilata komplemento:   « ho trovato   rotta   la bottiglia » = « ho trovato la bottiglia rotta »

Konklude: ĉiuj vortoj simboligitaj (en la itala) per : la,   lo,   le,   li    [kiuj oficas ĉi-kaze   kiel   pronomoj ]   en esperanto postulas  la akuzativon  -n,   la aliaj tute ne.

******************

 

estis    -ata                kaj                estis    -ita

 

Estas diferencigoj en la uzado de la pasivaj formoj:        estis –ata      kaj    estis -ita.

Laŭ la montrataj ekzemploj en la FUNDAMENTO DE ESPERANTO  kaj la konstanta uzo fare de d-ro L. L. Zamenhof, la preciza regulo estas la jena:

ONI DISTINGU

esti     -ata     kiam la ago indikata de la verbo estas farata en la sama tempo en kiu ĝi okazas

esti     -ita      kiam la ago realiĝis antaŭ la konsiderita momento

 

 alia klarigo:

 

Kiam oni konsideras nur la rezulton de la ago, kaj ne la daŭron, oni utiligas:    -ita.

Fakte, la finaĵo    -ata     inkludas ĉiam daŭron (longan aŭ mallongan) de la aga disvolviĝo; diverse,    -ita     inkludas ĉiam provizoran, transiran agon, pri kiu oni taksas nur la rezulton, la efektiviĝon. Ĉi-lasta formo, samtempe, esprimas ankaŭ la antaŭecon de ago komparita kun la tempo de alia. Vere, esperanto esprimas bone ankaŭ la penso-nuancojn (sfumature del pensiero).

 

E K Z  E R C O J   /   E S E R C I Z I

 

Mi donacis malgrandan sumon al mia sekretario, por ke li iru al sia hejmo por libertempo.  —  Mia onklo promenadis kun siaj gefiloj.  —  Mia onklo kaj liaj gefiloj promenadis.  —  Karlo donis al Petro sian libron, kaj Petro redonis al Karlo lian kajeron.  —  La gepatroj amas siajn gefilojn, sed malamas ilian mallaboremon.  — Kiu virino venis por min viziti?   —  Kiaj estis ŝiaj vetoj?   —  Mi ne scias kiujn kaj kiajn vortojn uzi.   —  Tiu parolado estas bona, sed tian parolmanieron oni ne povas aprobi.   —  Ili kondukis siajn amikojn en sian loĝejon, anstataŭ iri en la ilian.   — Mi nomis mian filon Jozefo.   —  Mi nomis mian filon Jozefon.   —  El la du, oni nomis la unuan prezidanto  [= El la du, oni nomis  prezidanto  la unuan].   —  Oni nomis la unuan prezidanton.   —  La reĝino kaj liaj fratinoj veturis al la teatro; la reĝo, kun siaj korteganoj, iris renkonte al ili.   —  Ŝi trovis lin laŭ sia gusto. —  Ŝi trovis, ke li estas laŭ ŝia gusto. Ili ne lasis, ke li kuŝu en sia ĉerko. —  Ŝi rimarkis la reĝon kun lia krono sur la kapo. —  Ĉe la bapto, li estis nomita Paŭlo. —  La caro Petro I estis nomata la granda. —  La melodio estis memorata de Paŭlo, sed forgesita de Petro. —  Ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. (…  per più di tre anni = durata dell’azione). —  La preĝejo estis kontruita en la deksesa jarcento. —  Jesuo estu laŭdata. —  La propono estis longe diskutata, sed fine ĝi estis akceptita. —  Mi preferas esti mortigita de li, ol esti pikata de la kokinoj.


Ogni uccello ama il suo nido. —  I suoi fratelli lo cacciarono dalla casa: —   Che bambina è pronta a prestarmi la bambola? —   Quale padre, tale figlio. —  Quel canto commosse tutti. —  Udendo tale inno, tutti si alzarono in piedi. —  Quella parte della bottiglia, che prima era voltata all’insù, ora fu voltata all’ingiù. —  La chiave era già perduta, quando io arrivai. —  La leggenda raccontava di una ragazza, che era stata presa (verbo  kapti) dai nemici. —  I miei conoscenti (gekonatoj) erano sposati. —  Questa merce è sempre comprata volentieri da me. —  Il cappello fu da me comprato, dunque esso m’appartiene. —  La sua bottega non fu aperta per due giorni. —  Ognuno restava nel proprio ufficio, che era chiuso tardi ogni sera. —  La circolare fu letta ad alta voce. —  Il libro fu letto da tutti i soci del circolo (klubo).

 FINO DE LA 14-a LECIONO

Ludwik Lejzer Zamenhof

” Kiam popoloj povos sin kompreni libere,

tiam ili ĉesos sin malŝati “

 

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s