Home

fine davvero oppure no

Ni alvenis al la lasta leciono de ĉi tiu reta et-kurso; per ĉi tiu leciono ni denove reiras (iomete) la jam faritan vojon, pere de pripensita analizado pri mallonga teksto, eltirita el:

I PRIMI PASSI DELL’ESPERANTISTA

(LA UNUAJ PAŜOJ DE ESPERANTISTO)  –  de Giambene (1)

Ĉi-leciono, fakte, prezentas bonegan ekzercadon pri “logiko”, kiel multe logika estas, efektive, la lingvo Esperanto.

Mi vin informas, ke la teksto ne estas facila, eĉ se ĝi estas mallonga, kaj ne facilaj estas la rezonado-konsideroj de Giambene, kies teknikismo estas preskaŭ pedantecemo (tion ja elmontras lia skribmaniero, kiun mi reproduktos je la posta artikolo)

 (la itala versio de ĉi tiu leciono troveblas antaŭ du artikoloj)

 

 

DEK-KVINA LECIONO

 

RESUMO

de la lernitaĵoj

 

EL LA PASINTAJ TEMPOJ

La imperiestro Paŭlo, en Rusujo, ordonis ke ĉiuj veturantoj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kaleŝo kaj donu al li la reĝan honoron per saluto. Escepto ne estis farita ankaŭ por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene en kota tago. Sur la strato montriĝis rapide iranta kaleŝo, en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante apud la imperiestron, la veturigisto haltigas la ĉevalojn, kaj la sinjorino rapide malsupreniras el la kaleŝo. La imperietro vidante ŝian riĉan veston ekkriis: « sidiĝu ». La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas… sur la koton de la strato. Paŭlo rapide desaltis de la ĉevalo, alkuris al la sinjorino, kaj, preninte ŝin sub la brakon, alkondukis kaj sidigis ŝin en la kaleŝon. Oni diras, ke al sia ordono la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro.

(M. Solovjev)

 

TRADUKO AL LA ITALA /  TRADUZIONE IN ITALIANO

 

Dai tempi passati.  —  L’imperatore Paolo, in Russia, ordinò che tutti quelli che andassero in vettura per la via, incontrandolo, uscissero dalla carrozza e gli rendessero l’omaggio regale con un saluto. Non era stata fatta eccezione neppure per le signore. Una volta l’imperatore passeggiava a cavallo (cavalcava a passeggio) in un giorno di fango. Nella via apparve una vettura che andava rapidamente, in cui sedeva una signora elegantemente vestita. Venendo vicino all’imperatore, il cocchiere arresta i cavalli, e la signora in fretta discende dalla carrozza. L’imperatore, vedendo il ricco abito di lei, esclamò: « Sedetevi! ». La signora intimorita si affretta ad eseguire l’ordine ed all’istante si siede… sul fango della strada. Paolo saltò giù rapidamente dal cavallo, accorse dalla signora, e, presala sotto il braccio, la condusse e la fece sedere nella carrozza. Si dice, che al suo ordine l’imperatore fece poi un’avvertenza, che le donne erano esenti da tal resa di omaggio. (M. Solojev)

 ________________

LOGIK-REZONA ANALIZADO

laŭ la itala vidpunkto, sed en esperanto

 _________________

          « El la pasintaj tempoj  »    Dai tempi passati.  Prepozicio  « el »  montras la    devenon  je tempo, loko kaj persono. Itala participo:   passati   estas certe en la pasinto,  ne konsiderebla ‘pasiva’ kaj – estante la verbo je tipo  ‘netransitiva’ – oni devas ĝin traduki « pasintaj  » kaj  ne  «  pasitaj  ».

« La imperiestro Paŭlo, en Rusujo  »   L’imperatore Paolo, in Russia.   Sufikso  « estro »   montras  la  gvidanton,  konsekvence  «  imperi-estro  »  signifas   gvidando de imperio. Bonvolu bone rimarki, ke  la radikalo de ‘imperio’ estas  « imperi- »  kaj ne   « imper- »; do, la verbo estas ‘imperii’ kaj la adjektivo (it. imperiale) estas « imperi-a »   kaj ne   « imper-a ».

« Ordonis ke ĉiuj veturantoj sur la strato »  Ordinò che tutti coloro che andassero in vettura per la via.    Ke   estas konjunkcio, kiu kunligas la du frazojn, kaj ĝi tute ne devas esti konfuzita per la pronomoj kiukio.   « Ĉiuj »   ekskludas ĉiam la artikolon.   « Veturantoj »   aktiva participo; oni uzas la prezencon (-ant-) ĉar la ago ‘veturi’ estas konsiderata dum la momento de sia okazado kaj ne dum la imperiestra ordonado.  « Sur »   estas preferebla al   « en »   ĉar « en »  ĉiam elmontras la ideon de io ĉirkaŭfermita, enŝlosita [por la italoj: grava eraro estus traduki per la esperanta vorto     « per »   kiu itale signifas   per mezzo di.]   « Strato »   kaj ne   « straton »   ĉar ĉi tie la movo ne estas al   loko, sed   en   ĉirkaŭlimigita loko (la strato).

« Renkontante lin »   Incontrandolo.   La aktiva participo estas je prezenco-formo pro la sama  supre dirita motivaĵo;  krome ĝi  estas uzata adverbe [it.   quando lo incontravano]    « Lin »   necesas uzi la   -n  de la akuzativo, ĉar  ĝi  estas la objekta komplemento  de la verbo   « renkonti ».

« Eliru el la kaleŝo kaj donu al li la reĝan honoron per saluto »    Scendessero dalla carrozza e gli rendessero l’omaggio regale con un saluto.   « Eliru »   kaj   « donu »   ĉar per la verbo « ordoni » oni esprimas ‘deziron’.   « Kaleŝo »   kaj ne   « kaleŝon »   ĉar la movo ne stas    al   loko;    «  Reĝan honoron »   akuzativo, objekta komplemento de la verbo   « doni ».   « Per saluto »    « per » egalas  pere de : oni uzas la helpon de saluto por honori.   Sciu, ke   oni uzas la prepozicion     « kun »    nur por indiki ‘akompanado’-n  (do, ne estus korekte uzi ‘kun saluto’)

« Escepto ne estis farita ankaŭ por sinjorinoj ».     Non era stata fatta eccezione neppure per le signore.    « Ne… ankaŭ ».    Rimarku, ke en Esperanto oni neniam uzas du negativaĵojn en la sama propozicio, ĉar ili prezentus (male) jesan ideon. En la itala oni diras:   non ho veduto niente,    sed en Esperanto oni devas diri   « mi ne vidis ion »   aŭ pli ĝuste « mi vidis nenion »    kaj tute ne    « mi ne vidis nenion »,  ĉar tio signifus:    ho veduto qualche cosa / mi vidis ion.   Do: « ne… ankaŭ  » estas korekta formo!   « Por »   egalas    favora al  .    « Sinjorino »   estas la virin-formo de   « sinjoro », pro tio, atentu ne traduki ĝin al itala per vorto:    signorina    ,  kiu tradukendas al esperanta per  « fraŭlino ».

« Unu fojon la imperiestro rajdis promene en kota tago »   Una volta l’imperatore cavalcava a passeggio in un giorno fangoso.   « Unu fojon »   oni utiligas la akuzativan finaĵon   ‘n’ ĉar ĝi difinas la tempon.   « Promene »   adverbo; oni estus povintaj traduki tion samsignife   « rajde promenis »  [it.:  passeggiava cavalcando   (a cavallo)].

« Sur la strato montriĝis rapide iranta kaleŝo »   Nella via apparve una vettura che andava rapidamente.   « Montriĝis »    estas la kunigo de   « montri »   mostrare  kaj la sufikso   « iĝ »   divenire, farsi:  do, itale:    divenne visibile.   Ĉar la adverbo devas esti metita tuj antaŭ la vortoj , kiujn ĝi difinas, la vorto  « rapide »   rilatas al   « iranta »;   se vi estus metinta tiun adverbon antaŭ la verbo ‘montri’, tiamaniere    « rapide montriĝis  », vi estus volinta indiki la rapidan aperon de la veturo.    « Iranta »   aktiva participo en la prezenco-formo   (-ant-) ĉar la ago ‘iri’ estas samtempa al   « montriĝis  ».

« En kiu sidas elegante vestita sinjorino »   Nella quale sedeva una signora elegantemente vestita.   « Sidas »  estas   prezence  , pro la sama kialo supre dirita pri ‘iranta’.   « Vestita »   preterita pasiva participo:  la verbo «  vesti »   estas transitiva, kaj signifas  aktive vesti, surmeti veston al si (la sinjorino en la frazo, do,  ‘estas vestita’)   .  Por plejbone klarigi diferencojn , la esprimo    « la sinjorino vestas elegantan mantelon »   signifas, ke   la sinjorino metas sur sin la elegantan  mantelon [it.: ha messo indosso];   sed por diri ke la sinjorino jam havas la mantelon sur si, oni devas uzi:   « vestis »,   [it.:    ha indosso].

« Venante apud la imperiestron »    Venendo vicino all’imperatore.    « Imperiestron »  oni uzas la  ‘n’, akuzativon, ĉar la movo estas    al   la loko, kie la imperiestro  troviĝas.

« La veturigisto haltigas la ĉevalojn »   Il cocchiere ferma i cavalli.   « Veturigisto »   estas kunigo de   « vetur »   andare in carrozza,  plus   « ig » , sufikso kiu esprimas    fari  , plus    « ist »   tiu kiu profesie agas…/ chi agisce per professione; sekve    colui che fa andare in vettura  en esperanto estas: tiu, kiu permesas al aliaj veturi.   « Haltigas »   kunigo de   « halti »   arrestarsi    kaj ankoraŭ la sufikso   « ig »;  do,    ‘konsenti, permesi, ke    la ĉevaloj     haltu’.     « Ĉevalojn »   estas la objekta komplemento de   « haltigi » kaj bezonas la akuzativan formon.

« Kaj la sinjorino rapide malsupreniras el la kaleŝo ».   E la signora scende in fretta dalla carrozza.   « Malsupreniras »   kunigo de vorto   « iri »   andare   kaj de vorto   « malsupren »  kiu, siavice, estas kunigo de vorto    « supren »   (adverbo kaj ideo de movo al loko,   in su)   kaj de vorto   « mal »   (kiu donas la oponan ideon).   La fina signifo de la kunmetita vorto ‘malsupreniras’, do, estas   iri al la suba parto, [it.: andare giù,   scendere].

« La imperiestro vidante ŝian riĉan veston ekkriis:  sidiĝu ! »    L’imperatore, vedendo la sua ricca veste, sclamò:  Sedetevi!    « Ŝian veston » egalas ‘la veston de ŝi’. [En la itala lingvo la modalo traduki la posedan adjektivon je la tria persono estas tute malsama. Por ne konfuzi la ge-esperantistojn, kiuj el ili sci-povas kompreni la italan, iru al la itala versio de ĉi tiu artikolo!]     « Ekkriis »  preterito, kaj kunigo de vorto  « krii »   gridare,  kaj  « ek »   kiu rimarkas la komencon de pormomenta (provizora) ago  [it.:  esclamò].   « Sidiĝu »  ordona verbo, kiu estas la kunigo de vorto   « sidi »   sedere   kaj la sufikso   « iĝ »,  do:   fariĝi sidanta, / divenire sedente,  sedersi.  Diverse, la vorto « Sidu »   signifas:  restu sidanta, /   stare seduto, rimanere a sedere,  kaj  « sidigu »   ordoni al iu   sidi   anstataŭ    stari , /  fare sedere ordinandolo.

« La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas… sur la koton de la strato »   La signora intimorita si affretta ad eseguire l’ordine ed all’istante si siede… sul fango della strada (via).  « Ektimigita »  kunigo de  « timi »   temere,  plus   « ig »   doni, fari ,  plus   « ek »   provizora kaj dum-momenta ago:  trasnformita al timema persono dummomente = ektimigita ja.   ‘Ektimigita’ estas: 1) pasiva participo, fakte la timo estas kaŭzita de alia persono, kaj 2) okazinta en la pasinto, ĉar antaŭe rilate al verbo ‘rapidas’ (do  -it- kaj ne -at-).  « Momente », adverbo,    momentaneamente,   sul momento.   « Koton »  akuzativa formo, pro la indiko de ‘movo   al’  ,   al loko kie plenumiĝas la ago je    « sidiĝi » /  sedersi.

« Paŭlo rapide desaltis de la ĉevalo, alkuris al la sinjorino »  Paolo rapidamente saltò giù dal cavallo, accorse dalla signora.   « Desaltis »   kunigo de vorto  « salti »   saltare   kaj de vorto   « de »  ( prepozicio kiu elmontras  malproksimigon / it.: da).   « Alkuris »   accorse   kunigo de vorto   « kuri »  kaj de vorto  « al »   (prepozicio uzata kiel prefikso, kiu esprimas rekte ‘movo al loko’:  ankaŭ kiam la prepozicio ‘al’ estas utiligata kiel prefikso de vorto, ĝi oficas kiel vera prepozicio! kaj, pro tio, la sekvanta vorto ne bezonas la akuzativon de ‘movo al loko’].

« Kaj, preninte ŝin sub la brakon, alkondukis kaj sidigis ŝin en la kaleŝon »   E, presala sotto il braccio, la condusse e la fece sedere nella carrozza.  « Preninte »   aktiva adverba participo, kaj pasinta (preterito):  la ago ‘preni’ okazas antaŭ la ago ‘alkonduki’    [it.:  la condusse dopo averla presa].    « Brakon »  kaj  « kaleŝon »   ambaŭ vortoj je la akuzativa formo, ĉar  ambaŭ  elmontras ‘movon al loko’.   « Ŝin »   akuzative,  ĉar  objekta komplemento de     « alkonduki »    kaj    « sidigis ».

« Oni diras, ke al sia ordono la imperiestro poste faris rimarkon »   Si dice, che al suo ordine l’imperatore fece poi un’avvertenza.   « Oni diras »:   pronomo   « oni »   estas  senpersoneca formo, utiligata kiam la persono, subjekto de la frazo, ne estas bone difinita.  ‘Oni’   oficas kiel  vera subjekto de verbo, kaj, krome, estas ĉiam uzata je singularo!  [eĉ kiam, en la itala, oni trovas ĝin je pluralo, kelkfoje]  –   la esperanta ‘oni’ egalas perfekte la francan  « on » ,   la germanan    « man »  .  « Sia ordono »:  la pronomo    « sia »   rilatas al subjekto de la propozicio   « imperiestro ».   « Poste »   estas adverbo [  en la itala, ne facile, kelkfoje, estas distingi la adverbon ‘poste’ el la prepozicio ‘post’ …  vidu la italan version de ĉi tiu artikolo ! ].      « Rimarkon »   akuzativa formo, ĉar ĝi estas la objekta komplemento de    « faris ».

« Ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro »   Che le donne erano esenti da tal resa di omaggio.  « Estas »   oni uzas la  prezencon  , ĉar la ideo ne antaŭas tiun de la ĉefa verbo  « faris »   (sed estas samtempa ).   « Donado »   la uzo de la sufikso   « ad »     donas al la ago  ‘doni’    significon  de daŭreco, de kontinueco…

(el  I primi passi dell’Esperantista, di Luigi Giambene)

 

Ĉi-leciono estis alĝustigita de mi, blogisto, por plej bona komprenigo al la esperanta legantaro. Do, ĝi ne estas perfekte egala al la itala versio (publikigita antaŭ du artikoloj). Bonan pripensadon!

 

Questa lezione è stata adattata da me per una migliore comprensione da parte dei lettori esperantisti. Non è dunque perfettamente uguale alla versione italiana (pubblicata due articoli fa). Buona riflessione!

 la blogisto

_______________

  1. Luigi Giambene (Roma, 26 novembre 1866 – Roma, 29 giugno 1944) estis italo,  esperantisto, teologo kaj docento.

 

 

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s