Home

Leslie Stevens

Leslie Stevens – American Screenwriter: Li estis la reĝisoro de la filmo “Incubus”.

La ĉefrolulo estis William Shatner, tre konata pro la filmserio de Star Trek


esperanto

(subtitoloj en esperanto alklakante du fojojn sur la kvadratan bildeton)

 

Incubus (esp. Inkubo) estas horor-filmo, aperinta en 1965-a,  reĝisoradita de Leslie Stevens, kaj ĝi havas kiel ĉefrolulon  William Shatner, kiu poste famiĝis pro la filmserio de Star Trek. La filmo estas produktita tute en la internacia lingvo Esperanto. La elekto de tiu lingvo estis establita pro artaj motivoj, por naski (krei) tiun misteran etoson kiu, fakte, karakterizas la filmon, kaj ties reĝisoro malpermesis la dubladon (voĉan tradukadon) al iu alia lingvo. Pro la fuŝa elparolo de la ne-esperantistaj aktoroj, la subtekstoj estas utilaj por kompreni la dialogojn de la filmo. (Mi povas konfirmi pri la mis-parolmaniero)

Post la detruo pro brulo de la originala kinofilmo, kaj de la aliaj ekzempleroj, perditaj aŭ detruitaj, la nigrablanka filmo estis forgesita dum kelkaj jardekoj! Je la fino, oni retrovis kopion en la kolekto de la Franca Kinoteko en Parizo ( Cinémathèque Française ) , subtitolita franclingve;  la filmo estis poste distribuata en 2001 per DVD-formato.

Rakonto

La rakonto komenciĝas en la vilaĝo Nomen Tuum (“Nomo Via” en la latina), kie estas fontano de kuraca akvo (la cervo-fontano). Multaj homoj ĝin elprovas kaj ofte ili vere spertas resaniĝon. Sed la akvo havas ankaŭ alian efikon: ĝi plibeligas homojn. Tial ne nur vunditaj kaj malsanaj personoj venas tien, ankaŭ malfortuloj kaj vantuloj kredas trovi tie ian bonŝancon. Kaj kiel loko de misteraj mirakloj la vilaĝo estas ankaŭ ejo por demonoj. Aspektante kiel belaj virinoj ili allogas degenerintajn animojn por neniigi ilin kaj transdoni ilin finfine al la Dio de la Mallumo. Temas pri batalo inter bono kaj malbono.


 


italiano:

Incubus (in esperanto Inkubo) è un film horror del 1965, diretto da Leslie Stevens e che ha come attore protagonista  William Shatner , che sarà consacrato in seguito dal più noto ‘Star Trek’. Il film è stato girato interamente nella lingua ausiliaria internazionale esperanto. La scelta della lingua è dettata da motivi artistici, per creare l’atmosfera che caratterizza il film, ed il regista proibì il doppiaggio in qualsiasi altra lingua.

A causa della parlata poco accurata degli attori, non esperantisti, i sottotitoli sono utili per comprendere il dialogo del filmato

Dopo che la pellicola originale fu distrutta da un incendio ed altre copie perdute o distrutte, il film fu perso per alcuni decenni. Ne fu trovata una copia nella collezione della Cinémathèque Française di Parigi sottotitolata in francese, che fu distribuita su Dvd  nel 2001.

 

Trama

 

Il racconto inizia nel villaggio  Nomen Tuun ( “Nomo Via” in latino), dove c’è una fontana di acqua curativa (la fontana del cervo). Molti uomini l’assaggiano e spesso veramente  esperimentano un miglioramento di salute. Ma l’acqua ha anche altro effetto: rende gli esseri umani più belli. Per questo non solo persone ferite e malate giungono là, anche individui deboli e fanfaroni credono di trovarvi un qualche vantaggio. E come luogo di miracoli misteriosi il villaggio è anche un luogo per i demoni. Avendo l’aspetto di belle donne essi attirano le anime corrotte per annientarle e consegnarle infine al dio delle tenebre (letteralmente: del buio = mal-lumo). Si tratta della battaglia tra il bene e il male.

 

Informazioni si trovano in diverse lingue nell’enciclopedia libera di wikipedia.

Ecco l’indirizzo in lingua italiana:

https://it.wikipedia.org/wiki/Incubus_%28film_1965%29

e quello in esperanto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Incubus

ST-Behind-the-Scenes-william-shatner-11886186-2022-2560

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s