Home

Post decido de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj,  ĉiun 20-an de junio ekde 2001,  oni solenas la Mondan Tagon por la Rifuĝintoj, por memorigi  la ‘Konvencio pri rifuĝintoj’ aprobitan kaj subskribitan en Ĝenevo la 28-an de julio 1951, ĝuste de Unuiĝintaj Nacioj. Laŭ tiu konvencio,  unuafoje oni difinas la juran koncepton de ‘rifuĝinto’. Rifuĝinto estas:

” tiu, kiu, (…) prave timante esti persekutata pro rasaj, religiaj, naciecaj kaŭzoj, pro sia aparteno al difinita socia grupo aŭ pro siaj politikaj opinioj,  troviĝas ekster la Lando kies civitano li estas, kaj ne povas aŭ ne volas, pro tiu timo, utiligi ties protektadon: aŭ prefere tiu, kiu, (eĉ) ne posedante la civitanecon de tiu Lando, troviĝas pro la samaj motivoj ekster la Lando kie kutime rezidis, kaj ne povas aŭ ne volas tien reiri pro la diritaj timoj.”

(Konvencio pri la statuso de rifuĝintoj, ĉapitro 1, ARt. 1 “Difino de la termino ‘rifuĝinto’, Ĝenevo, 28 julio 1951)

 

Mi proponas al vi poeziaĵon, kiu estas verkita de rifuĝinto,  kaj estas publikigita en esperanto de  “Espero katolika” 1992-3/4: la traduko el la itala estas de Antonio De Salvo kaj la retejo estas: http://www.esperokatolika.org/ek19911995/ek1992_0304.htm#12

 

RIFUĜINTO

 

Tiel ne rigardu min, kvazaŭ ĝenulon.

Tiel ne hontigu min per via rigardo.

Kion do vi opinias? Nenion vi scias

pri mi. Nek de kie mi venas.

Nek kial mi troviĝas en via patrujo.

La vojon kiun mi trairis

certe mi ne trairis propraelekte.

 

Ne pensu ke, neŝatata gasto,

mi alproksimiĝis al via manĝotablo

pro la bonodoro de panpeco.

Vere, mi ne sentis allogon je via lando;

eĉ ne diluvo povus min elradikigi el la mia.

Provu do imagi, kio okazis,

tia ke, kontraŭvole, mi albordiĝis al via lando.

 

Mi konjektas, ke vi ne konas min.

Nu, taksu min preterpasanta gasto,

kiu eĉ ne momenton pli ol bezonate

deziras restadi en via hejmo,

kiu neniel, tute neniel, volas atenci

je via apartaĵo.

Fronte al ĉiuj viaj aspiroj,

eĉ ne manplenon da pajlo mi metas

sur la pesilon.

 

Kiel, do, vi povas min prijuĝi?

Ankaŭ por mi ekzistas patrolando,

kiun mi amis pli ol mian vivon.

Dum jaroj mi eltenis suferojn laŭ la vojo,

esperante ĝin plibonigi.

Nur la ondoj de hazardo kaj malfeliĉo

min ĵetis sur vian plaĝon.

Sed, kie mi ajn mi troviĝas, en mia brusto

plurestas nur la nostalgio je mia patrujo.

 

Kion do mi povas diri, por ke vi sciu kiu mi estas?

Pri miaj prapatroj ĉion vi nescias.

Kiom da senmortaj kantoj tra longaj jarcentoj

ili ellasis sub la blua kupolo de l’ ĉielo?

Kiom da bildoj ili gravuris

en la memoro de l’ Universo?

 

Sed ĉu tio vere interesas vin?

Ĉi tiu historio – vi komprenigas al mi –

havas nenion komuna kun la via.

Se tiel, do nenion plu demandu pri mi.

Lasu min en mia soleco, kun mia sufero.

Sciu nur, ke ankaŭ por mi ekzistas patrujo,

kaj ke mi sopire nombras la tagojn en la atendo

ke la vojo al ĝi denove estu glata.

Nur tion plue aŭskultu, kaj nenion pli: en mia Lando

gasto estas kara samkiel propra animo.

 

Nemát Mirzazadeh, irana rifuĝinto en Italio

el “Amicizia Studenti Esteri” (periodaĵo de eksterlandaj studentoj en Italio) –

el la itala trad. A. D. S.


fonto de la bildo: http://www.cartadiroma.org/news/rapporto-del-centro-astalli/

 

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s