Home

‘Flosantaj varfoj’ (angle ‘floating piers’ – itale ‘pontili galleggianti’) estas kontraŭkonformista artverko de Christo Vladimirov Yavachev, kiu vekis la intereson de multaj. Sed estas iu, Frank Iodice, kiu invitas vidi la aferon el aliaj vidpunktoj, kunsenteblaj.

Lia artikolo aperas ĉi tie: https://frankiodice.it/2016/06/23/christo-ci-fa-camminare-sullacqua-e-i-musei-rimangono-vuoti/

passerella-christo

 


Resumo en esperanto de la artikolo de Frank Iodice, Italo, blogisto, ĵurnalisto kaj verkisto, mond-civitano, ĉar li multe vojaĝis en Eŭropo, dum dek jaroj loĝis en Francujo, kaj nun li vivas kaj laboras en Usono:

CHRISTO PAŜIGAS NIN SURAKVE, KAJ MUZEOJ RESTAS MALPLENAJ

Post klarigoj pri la artaĵo, kiu estis inaŭgurata la 18-an de junio ĉe la itala lageto Iseo, kaj pri kiu tutmonde oni parolas, Frank Iodice avertas ke la afero havas komercajn implikaĵojn. Ni Italoj, grandanima popolo kaj emocie alproksimiĝema al  novaĵoj, precipe kiam tioj venas el eksterlando,  facile entuziasmiĝas  sed  tute ne konjektas pri la kapitalisma matrico de tia evento, sed de kapitalismo kiu ne kaŭzas progreson kaj laboron por ĉiuj, sed profiton kaj laboron por malmultaj privilegiitoj. Niaj geavoj, vidante tiun pasponteton, certe dirus ke ĝi estas ‘usonaĵo’.

Ja, al kio utilas promenadi sur flosantaj varfoj? Demandoj alvenas en la menso: kial ĝi estis konceptita? ĉu pasponteto revalorigos artajn kaj kulturajn irvojojn je kiuj estas riĉa la ĉirkaŭaĵo? ĉu ĝi sukcesos, poste, alkonduki la ‘akvajn promenulojn’ al la multaj preĝejoj kaj muzeoj kiuj entenas multajn  pentraĵojn kaj verkojn, unikajn en la mondo, kiujn ĉiuj envias al ni? aŭ ĉu ni, post la promenado, kontentigitaj kaj satigitaj per memfotaĵo kun oranĝa fono, sendota al geamikoj, revenos al hejmo, senkonsciaj pri la perditaj belaĵoj? Simile sin demandas du artaj spertuloj, la art-kritikisto Vittorio Sgarbi  kaj la art-historiisto Philippe Daverio, menciitaj en la artikolo.

Je la fino Frank Iodice eltiras siajn konkludojn.

Ne la artaĵo, sed la celo de la artaĵo estas kritikinda. Foti sin per memfotilo sur la pasponteto, kaj kunpartigi la fotaĵon kun la geamikoj, ŝajnas esti nuntempe pli grava ol estimi pentraĵon aŭ legi belan romanon.

Krome, kia strangaĵo! Ni Italoj, tre lertaj en la fremdaj lingvoj, ĉar ni utiligas la anglan por la leĝaj reformoj, por la programpaketoj de nia poŝtelefono, por la novaj lernejaj sistemoj, kapablas eĉ ‘traduki’ la nomon de la artaĵo, kaj nomas ĝin ‘Christo’ (ja, ĉi tiu estas la nomo de la aŭtoro, sed ankaŭ de Kristo, kiu surakve promenadis rekte sen helpo de la pasponteto). Verŝajne ĉi tiu estas nia nova feliĉo, nia reala aspiro.

Ĉi tiu  promenado ŝajnas esti irado al kultura kaj ekzista nenio, kiu estas atendanta nin.

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s