Home

 

Esperanto bonege estas radikiĝanta en Afriko, sed la historio de la internacia lingvo en ĉi tiu vasta kontinento estas, ja, freŝdata.

Tamen Afriko, kie la parolatajn lingvojn oni kalkulas inter 800 kaj 1000 (ekskludinte dialektojn), bezonus pli grandan lingvan interligitecon por favori pli bonan komunikadon inter la popoloj. Svahila lingvo  oficas kiel intergenta lingvo en kelkaj precizaj regionoj, sed la senlimaj etendoj tute ne helpas kulturajn interŝanĝojn (vidu ankaŭ artikolon, de mi jam publikigitan, ĉi tie:  https://lingvovojo.wordpress.com/2013/11/27/swahili-intergenta-lingvo/ ); do la teritorio montriĝas ege fragmentigita, kaj la konfliktoj malkonkludiĝas.

En ĉi tiu vastega teritorio, kie ekzistas granda media varieco, ek de la grandegaj dezertoj ĝis la pluvaj arbodensejoj, kie koloniismo fiksis profundajn spurojn (eĉ lingvajn) kaj ankaŭ influis ekonomion (pro la ekspluatado de multnombraj naturaj posedaĵoj), kaj kie la ĉiutaga vivo estas ofte malfacilega… la internacia lingvo esperanto enradikiĝis, ĉar oni komprenis ties spronigan universalan spiriton.

pianeta Africa

( bildo-fonto: https://pianetaafrica.wordpress.com/  )

Ĝi mencias, ke ekzistas kluboj ankaŭ en:

informante, ke povus okazi, ke la retpaĝo estas malfermita pro neaktiveco.

Sume, estas mondo tute malkovrinda. (1)

Mi trovis agrablan videon, elmontranta entuziasmegon de Jérémie, kiu intencas disvastigi la esperantan lingvon en la Sudan Kivuon (RCD= Kongolanda Demokrata Respubliko).  Kivuo estas antikva provinco, kie – pro la akraj lokaj bataloj – estis dividita al tri diversaj (en 1988): Norda Kivuo, Suda Kivuo kaj Maniema. Situacio je intercivitana milito kaj tumultoj pludaŭras. Februare 2015, konga armeo anoncis ofensivon kontraŭ ruandaj ribelaj Hutu-anoj, norde de Kivuo (informo eltirita de la franca vikipedio).

 

 

____________________________

(1) En la angla vikipedio estas listo pri la jenaj esperanto-organizoj en Afriko, kunligitaj kun UEA (Universala Esperanto-Asocio):

National associations linked to the UEA

Africa

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s