Home

Poŝtkarto datita 30 de julio 1910 – Odessa: tiutempe ĝi apartenis al la rusa imperio, kaj hodiaŭ ĝi trovitĝas en Ukrainio – La skribanto estas 45-aĝa

 

 

La itala versio antaŭvenas. Biografieto vi trovas en la anticipa artikoleto titolita “…grafologiaj konsideroj…”


Abram Kofman (1865-1940?)

PRI LIA KARAKTERO

(surbaze de skriboanalizado)

Lia skribo aperas tre ordigite, preciza, klara, sinkontrola, pristudite, tiom ke ĝi alproksimiĝas al skrupulemo kaj pedanteco. Ĉi tiu estas la unua impreso, pli grafologia ol psikologia. Sed ni vidu plej profundece la grafikajn kaj psikologiajn dinamismojn kiuj gvidis min al tia rezulto. Temas pri skribo, kie la formo regas super ĉio alia.

 _________________________________________________

Grafologia slipo:  

Mezurigo de la plej signifaj signoj,  dekongradaj, laŭ la itala grafologia metodo de Girolamo Morettti (Skol-fondinto de Itala Grafologio). Mi pristudis ambaŭ skribaĵojn, sed la grafoanalizado ĉefe rilatas tiun je 1910, kiam Abram Kofman estis 45-aĝa, kiam li foriris el la esperanta movado.  La alia skribo estas je 1903, kiam li estis 38-jara.

 

  • Determinantaj signoj:  9 paralela – 9 klara – 8 baza linio rekte konservita – 6-7 interlitere ligita – 7 anguloj je tipo A – 6 anguloj je tipo B – 6 angula – 6-7 larĝeco inter la vortoj – 4 literaj larĝecoj – 4-5 larĝeco inter la literoj – 6 etega-pedanta
  • Modifigaj signoj:  sobra – 8 bagatelatenta – 6 subtila – 5 markita unuamaniere (=stango-prema) – 2 markita duamaniere (=emocieco-prema) – 4-5 dekstren kliniĝinta
  •  Epizodaj signoj: neniu

 _________________________________________________

3 - Abram Kofman cartolina 11-9-1903

4 - Abram Kofman indirizzo scritto 1903 orizzontale

skribo en 1903

Alklaku dufoje por plej grande vidi la bildojn


ANALIZO

Startinte el premiso, ke kiam oni skribas oni ekrilatas kun iu, aŭ io, la interna sinteno de Abram Kofman – pri ideoj, situacioj, personoj kaj ankaŭ aferoj – estas ege akurata kaj malmulte spontana, mi dirus ‘eĉ pristudata’. Lia respondo tre multe alproksimiĝas al teknikeco kaj al skemeco. Tia estas mia plej ĝenerala impreso.

Se oni volas rigardi pli bone, oni rimarkas malmultajn skriboŝanĝojn, daŭran regulecon kaj uniformecon, kiuj nepre spegulas lian psikan senŝanĝecemon, regulecemon kaj uniformecemon, kiu verŝajne estas kondiĉita de fiziologia sistemo, same senŝanĝa kaj regula (mi estas mencianta Centran Nervan Sistemon, muskolaron nesubtilan aŭ tiun subtilan ĉe la manoj, la koran ritmon, la kunnaskitan temperamenton, k.t.p.).

Inteligento

Ŝatanto je tradicioj kaj lernitaj reguloj, kiuj estas por li kaŭzo de sekureco kaj stabileco, li posedas asimilan kaj ripeteman inteligenton, pli ol krean. Fakte, li estas malmulte fleksebla kaj ne kapablas liberiĝi de la modeloj kaj skemoj, kiujn li tre klare enmemorigis laŭ fidela percepta precizeco: tioj konsistigas lian ‘forton’, kaj de ili li malfacile sin formovas. Pro tio ĉi li ne sukcesas renoviĝi. Mallarĝmensa, tamen li havas fortegan memorkapablon,  lokan kaj ĉirkaŭlimigitan, pli ol intelektan (konceptan). Amanto je ordo kaj precizeco, zorganto ankaŭ pri purecigo de sia korpo, li esprimas tian sian inklinon en ĉiuj siaj ĉiutagaj faroj. Lia penso estas do same: klara kaj preciza, adekvata, celkonforma, kristala, aferoj kiuj permesas al li havi ankaŭ tre efikan, simplan, facile kompreneblan kaj nekontesteblan parolmanieron. Do, lia (viv)stilo estas sekve: sobra, efika kaj simpla, sed preciza. Li  estas kontenta nur kiam ĉio estas bonorde lokita en sian taŭgan lokon. (akuratega skribo, klara kaj sobra).

Logik- kaj resumkapabloj – Liaj kapabloj deduktaj kaj ideo-kunligaj estas flankataj kaj influataj de propra interna neceso halti kaj tre atente analizadi. Tia interrompo,  en psika kunteksto de malfleksebleco, nepre kondukas lin al kritikema rezonado, ĝis la perfektismo; krome, tio malpliigas lian empation al aliaj kaj malhelpas liajn repaciĝo-eblecojn.  Laŭ moderna terminologio, tion oni povus nomi: inhibicio (1)

Liaj mensa fermiteco, troa akurateco, kaj serĉado de modela perfekteco originas el iu ofendiĝema sento, kaj pligrandigas lian suspektemon, kaj kondukas lin al unuflankaj juĝoj. (signoj: ligiteco/malligiteco inter la literoj, supermezura klareco, paralela, etega skribo, kelkfoje fiksa sur la baza linio horizontale, sobra kaj pedantema).

Komunikokapablo

Lia parola komunikado estas klara, sendifekta, kelkfoje eĉ alloga, ĉar lia priskriba klareco, simpleco, sobreca esprimiĝo, kune kun precizeco provizas lin je aprecinda komunikema eleganteco, kiu povus naski admiron kaj aprobon (kiel ja fakte okazis, laŭ la biografiaj notoj aperintaj du artikolojn antaŭe). Lia simpleco devenas de sobrecemo. Lia precizeco de esprimiĝo devenas de absolute klara perceptopovo, vida-aŭda kaj ankaŭ atentema.

Pro tio, eĉ se li ne havas inklinon inventi, li estas talenta por literaturaĵoj kiuj per si mem postulas lertan uzon de vortoj kaj esprimadoj.

Laŭ psikologia vidpunkto, malsame, li aperas malmulte aminda, pro lia unuflanka kaj malindulgema vido de la realo (mi jam tion diris). (signoj: paralela-rigida, akuratega, sobra, klara kaj egala al modelo).

Amemo

Liaj tro pesataj kaj ekzamenataj sentoj, kondiĉitaj de antaŭjuĝoj, estas mankaj je spontaneco. Krome, li tro longe fiksiĝas sur la ŝajnoj, ĉar li estas malmulte empatia por kompreni alies statojn (estmanierojn), kaj ĝuste de ŝajnoj li estas influata (signoj: paralela, malflua, akurateca, mallarĝa en la literoj). La postuloj de lia Mio venkas super tiuj sociaj (paralela, angula, dekstrenklina, anguloj je tipo A kaj B, baza linio rekte konservata kaj kelkfoje ankrata aŭ  fiksata).

Ofendiĝemo kaj ĉikanemo, aŭstero kaj malmulte konceda sinteno estas la unuaj kaŭzoj de lia nesufiĉa spontaneco. Lia vivdisvolviĝo baziĝas sur rutino kaj li konscie opozicias al ia ajn alĝustigo. Do, ankaŭ laŭ la senta vidpunkto, kiel laŭ la mensa, li estas manka je fleksebleco kaj knedebleco.

Kapabloj

Pro la menciita lia lerteco, ne nur kapableco, esti akurata kaj preciza, multaj laboraj vojoj povas malfermiĝi antaŭ li:  ‘klareco’ tiugrade igas al li la kapablon instrui, sed temas pri ordinara kaj ne superleneja aŭ universitata instruado, ĉar li ne estas vigleca kaj intuicia aŭ spiritpreta por alfronti novan temaron malsaman trans la lernitaĵaro.

Perfektigaj taskoj estas por li adekvataj, en la preferita kampo. Helpus lin la akurata zorgemo. Li ne estas inklina inventi novajn sistemojn.

Li prefere agas laŭ etaj perspektivoj, ĉar lia organizokapablo por plenumi majestajn farojn estas nesufiĉa.

Sciencaj studobjektoj kiuj postulas nur logikecan rezonadon estas taŭgaj por li. Li elektis matematikan sektoron. Li estas bonega en tiu ‘aplikata’, la librotenada efektivigo ja, sed ne tro multe en tiu intelekta (je konceptado).

La librotenada profesio de li elektita tutcerte kongruas kun lia personeco: fakte, li estas tre lerta protokoli, registri, katalogi, librotenadi, kontroli la movojn (stokaĵojn, inventarojn, k.t.p.), ĝuste tial, pro la evidentigitaj liaj psikaj karakterizaĵoj.

Lia emo fiksiĝi en ĉikanemaj rezonadoj permesas al li sufiĉe atingi literaturan kaj historian kritikokapablon. Mi ne scias, ĉu efektive li elprovis tian laboron.

Lia informokolekt-ago estas ĉiam preciza kaj fidela al la ekzamenitaj situacioj, kaj ne gravas ĉu temas pri lingvaj, historiaj aŭ administraj datenoj, aŭ simalaj.  Li estas tiel preciza, eĉ kiam necesas laciga kaj teda laborego, afero kiu ne estas specialaĵo por ĉiuj.

 

Lingva kuriozaĵo: Kofman, kiel Zamenhof kiu same alkutimiĝis skribi ruslingve, skribas la literon  ‘k’  etmajuskle, kaj ne vere kursive.  La litero restas plene en la centra parto de la skribaĵo (kiel la pli malgrandaj kursivaj literoj  a, m, n, o, u, c,  k.t.p.) . Kiel jam dirite rilate al Zamenhof, mi opinias ke tia karakterizo estu rilatigebla al la ofta uzo de cirila alfabeto (2), kiu ne tro multe distingas inter majusklaj kaj minusklaj literoj. Mi nur miras, ke ambaŭ, same, ne okazigas tion per aliaj literoj, kiel ekzemple per la kursiva litero ‘h’ aŭ ‘T’ .

____________________

  • Inhibicio = Psikologie: ĉesigo aŭ limigo de iuj kondutoj. –  Neŭrofiziologie: nerva fenomeno kiu malpliigas aŭ ĉesigas funkciojn de Centra Nerva Sistemo. – Biologie: malplifortigo de iu funkcio kiu malhelpas aŭ malrapidigas iun evoluprocezon.
  • La cirila alfabeto estas uzata por skribi variajn slavajn lingvojn (rusan, ukrainan, belorusan, serba-bosnian, bulgaran, makedonan, serban kaj rutenan) kaj neslavajn lingvojn kiuj estas parolataj en kelkaj eksaj sovetiaj respublikoj aŭ en la hodiaŭa Rusa Federacio.

 

alfabeto cirillico da simone202 pblogspot p coma

https://simone202.blogspot.it/2012/09/lalfabeto-cirillico.html

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s