Home

Premessa di lingvovojo

Con il permesso dell’autore Frank Iodice (scrittore e giornalista italiano che attualmente vive e lavora negli Stati Uniti), traduco per gli esperantisti l’articolo “Le società dell’odio” che ho trovato particolarmente interessante perché, con parole schiette e semplici, a volte aspre ma certo inequivocabili, validamente stimola il lettore ad una riflessione sulla difficile situazione che sta vivendo oggi l’umanità, a causa delle numerose guerre e dell’odio diffuso. (l’articolo si trova qui: https://frankiodice.it/2016/08/22/le-societa-dellodio/   )

.

Premiso de lingvovojo

Kun la rajtigo de la aŭtoro Frank Iodice (itala verkisto kaj ĵurnalisto, kiu aktuale loĝas kaj laboras en Usono), mi tradukis por la esperantistoj artikolon titolitan “Socioj de malamo”, kiun mi taksas aparte interesa ĉar li, per sinceraj kaj simplaj vortoj, kelkfoje akraj sed certe malambiguaj, efike instigas la leganton al meditado pri la hodiaŭa malfacila situacio travivata de la homaro, pro la multnombraj militoj kaj disvastiĝinta malamo. (lia artikolo troviĝas ĉi tie:   https://frankiodice.it/2016/08/22/le-societa-dellodio/  )


Socioj de malamo

La homaro sinmortigas per si mem. Miloj da civiluloj ĉiutage mortas, viktimoj pro frenezaj militoj, kiuj estas ordonataj de petrol-avidaj nacioj. Virinoj kaj geinfanoj pagas propravive la prezon de eksternormalaj aferoj miliardaj kaj tute naciaj, elvenintaj el la armila komerco. Usono vendas amas-detruajn ilojn al Saudi-Arabio, kaj en Jemeno oni bombadas la hospitalojn de la organizo Medici-senza-frontiere (trad. Kuracistoj kiuj ne konas landlimojn). En Florido oni povas aĉeti aŭtomatan sturmofusilon per simpla elmontro de sia stir-licenco kaj subskribante formularon, kaj mortigi dekojn da personoj dum sekundoj. En Svislando oni starigis cementajn barilojn “kontraŭ-ŝarĝaŭtoj” flanke de stratoj, por ebligi al personoj trankvile spekti  piroteknikaĵojn. Mafio parte mastrumas la armilan komercon kaj re-encirkuligas la enspezojn en vatikanajn bankojn. Kaj kiam belvizaĝeta infano mirakle supervivas bombadon, anstataŭ helpi al li, oni lin uzas por  foto-raportaĵo kiu cirkulas ĉe gazet- kaj televid-redaktejoj apartenantaj al politika potencularo. Kaj ĉiuj ni, kiel ŝafoj, interŝanĝas tiun fotaĵon de socia reto al la alia, anstataŭ sputi al niaj televidiloj.

.

Kaŝe al militoj ekzistas la armila komerco. Kiel en makabra ludo, senkoneksa, por vendi armilojn necesas militoj. Sed la militoj aktivigas ankaŭ aliajn mekanismojn, kiel amasmigradojn, kiuj atingis kvanton pli grandan ol en la pasinta jarcento, kiam ĝuste ni italoj forlasis landon komplete malsatan kaj forveturis serĉante oportunecojn.

Tamen, hodiaŭ multaj italoj forgesas sian originon kaj malŝatas enmigrintojn kaj rifuĝintojn, ilin insultas, ilin resendus al iliaj landoj. Sufiĉas rapide legi la debatojn sur naciaj gazetoj, kiuj eĉ ne surprenas la penon forviŝi la ofendajn kaj rasismajn komentariojn, male, utiligas tiojn por plinombrigi sian spektantaron, pli gravan ol deontologio.

La “naciaj civitanoj”, kiuj direktas la fingron kontraŭ rifuĝintoj, arogas al si la rajton decidi pri kiu povas elekti forveturi, kaj pri kiu anstataŭe devas resti siahejme atandante konkretajn interkonsentojn kaj helpojn de riĉaj landoj al malriĉaj sed – ni ĉiuj scias tion – neniam tio okazos.

Post mis-traktado al ili kaj seksaj perfortoj en la akcepto-centroj, post ekspluata laborigo (por la viro) aŭ prostituiĝo (de la virinoj) en la tomat-kampoj por ĉiutaga malmultega profito, kaj travivinte en la kaĝoj de kokinoj, ili devas alfronti blankhaŭtulojn, simplajn civitanojn, kiuj elektis la plej facilan vojon: tiun pri la malamo.

Duono da italoj (laŭstatistike) konvinkigas sin de la politikulaĉoj, ke responsuloj pri la elfundamenta-putra-sistemo, dum jarcentoj baziĝanta sur klientismo kaj rekomendoj, estas tiuj malmultaj miloj da personoj kiuj ek-aperis en la eŭropa scenejo kelkjarojn antaŭe. Kaj ĝi (la duono da italoj) konvinkigas sin – daŭre de politikulaĉoj – ke se hodiaŭ en Italio la laboro mankas, la kulpo estas de la neeŭropanoj (ekster-eŭropaj devenantoj).

Tio estus tro komforte por la politikaj klasoj, kiuj dum la lastaj jardekoj agadas fakte kiel sangosuĉantoj por nia lando. Hodiaŭ ili diras: timegu pri nigrulo, timegu pri nigrulo, estas li la malbonulo. Kaj ni kredas, ke nigrulo kunportu nin al la malluma ĝangalo kaj formanĝu nin, dumvive!

Intertempe, dum rasismo kaj malamo estas pravigataj de novaj politikaj modoj, kaj italoj amuziĝas ne pensi, ne legi, ne ami sin nek la aliajn, jen kiamaniere mi resumus la malgajan situacion de mia deven-lando:

Milionoj da gejunuloj malakceptas ‘suprenfaldi la manikojn’ kaj ek-serĉi laboron kaj preferas resti en la vilaĝa placo por Pokemon Go-ludi, kaj samtempe per la avina pensio sin amuziĝante vesper-sabate. Aliaj elprovas, studas kaj klopodas supervenki malfacilojn de unu tuta generacio, ruinigita pro siaj gepatroj, kaj se la afero iras glate, ili sukcesos atingi postenon ĉe telefon-centro (call center) aŭ plentempan laboron sed per partatempa salajro.  Islam-ananinoj – tia estas unu el la lastaj modoj – estas devigataj ne uzi burkin-banveston por garantii la sekurecon (sekurec-kialo), kaj la ital-ananinoj estas ‘invitataj’ resti senkalsonaj por daŭrigi propran karieradon (karierard-kialo).  Riĉaj kaj sterilaj familioj elspezas milojn da eŭroj por adopti afrikan infanon kaj doni al li/ŝi italajn nomojn, indiferentaj pri la dekoj da neplenaĝuloj kiuj daŭre mortas ekster la landlimo aŭ sub bombadrubo. Kaj ĉio tio okazas dum ni, de niaj konfortaj brakseĝoj markitaj Ikea, diras al ni mem: la plej grava afero estas, ke ili ne venu bombadi mian domon. Ja, ili ne konscias ke niaj socioj jam estas bombarditaj,   de malamo.

Socioj en kiuj homa vivo ne plu havas ian valoron, en kiuj estas normala kondiĉo seks-atenci al infanoj kaj infaninoj kiuj vojaĝadas al civilaj landoj por serĉi saviĝon. Socioj en kiuj ĉiutage, post la ŝulditaj sciigoj pri Eklezio kaj politiko, oni parolas pri atencoj kaj  kalkulas la viktimojn Ni ne havas plu da tempo por konigi iliajn nomojn, por serĉadi kaj reporteraĵadi rilate al iliaj vivhistorioj, ĉar el la informagentejoj alvenas sciigo pri alia eksplodo, kaj tiuj personoj ne plu estas nomoj sed nur numeroj.


P.S. di lingvovojo e aggiunta di un video (in sola lingua italiana) che tratta dell’odio di sé, che non è completamente un problema psicologico, ma soprattutto un problema collettivo…:

.

In quanto italiano, l’autore di questo articolo si immerge soprattutto nella società italiana come riferimento, ma si evince anche dal titolo che in realtà si rivolge alle società dell’odio trasversale di tutto il mondo, che stanno portando l’umanità all’auto-distruzione. Una voce libera, un grido nel deserto (delle coscienze). La comunità esperantista, che non è così attaccata ai nazionalismi e che da oltre un secolo, attraverso la lingua internazionale esperanto ha dimostrato che – mediante una buona comunicazione che favorisca scambi intellettivi e culturali diretti – anche le diversità e incomprensioni di origine religiosa si possono superare e si può insieme collaborare…  questa comunità disseminata per il mondo, che superando le barriere linguistiche ha saputo superare anche i limiti dei confini geografici, ma soprattutto di quelli mentali, senza guerre né spargimento di sangue… può raccogliere e comprendere appieno questo grido realistico di amarezza e di dolore.

P.S. – Lingvovojo postskribas kaj aldonas videon (bedaŭrinde nur en la itala lingvo) kiu traktas pri la malamo al si, kiu ne estas tute psikologia problemo, sed ĉefe kolektiva…:

.

Ĉar italo, la aŭtoro de ĉi tiu artikolo ensorbiĝas ĉefe en la italan socion kiel etalonon, sed oni deduktas ankaŭ el la titolo, ke praktike li sin adresas al tutmondaj socioj je transversa malamo, kiuj estas kondukontaj al la homara detruiĝo. Libera voĉo, krio en la dezerto (de konscioj). La esperanta komunumo, kiu ne estas tiom algluita al naciismoj, kaj kiu de jam pli ol jarcento pere de la internacia lingvo esperanto elmontris kaj elmontras ke – tra bona interkomunikado kiu favoras rektajn intelektajn kaj kulturajn interŝanĝojn – eĉ malsamecoj kaj deven-religiaj miskomprenoj povas esti supervenkitaj kaj oni povas kunlabori… ĉi tiu komunumo, dissemata tra la mondo, kiu transpasante la lingvajn barojn kapablis venki ankaŭ la striktecon de la geografiaj limoj kaj ĉefe de tiuj mensaj, sen militoj kaj sen sangelverŝo… povas transpreni kaj plene kompreni ĉi tiun realecan kaj konsternan dolorkrion.

.

(la penso de Zygmunt Bauman pri la origino de mem-malamo):

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s