Home

Kazimierz BEIN, alikonate kiel Kabe, post tre intensa pionira agado por Esperanto, je la fino forlasis ĉion, abrupte kaj senesplike… Mi analizis lian skribmanieron por klopodi  trapenetri lian vivostilon kaj klarigi iujn liajn sintenojn.  Biografio pri li troveblas en esperanto ĉi tie:  https://eo.wikipedia.org/wiki/Kabe

 foto-di-kabe-retro-cartolina-post-del-16-1-i-1908-a-cart

2-a-di-kabe  16-an de januaro 1908

12-an de  septembro 1908 a-fronte-cartolina-cabe-amuza

[alklaku dufoje sur la bildoj por ilin vidi optimume]


Grafologia slipo / signoj:

Ĉi tiu mezurado plejparte rimarkigas la grafologiajn signojn de la unua skribaĵo, tiun je la 16-a de januaro 1908 (kie lia gesto estas pli memregata), sed ankaŭ atentas al tiuj estantaj en la dua, datita 12-an de septembro 1908, tre multe pli dinamika kaj akcelita, pli nervoza. La taksado estas legenda laŭ dekonoj da grado.

Decidaj (esencaj) signoj:

MARKITA unua-maniere 10 (nekonstanta) – MARKITA dua-maniere 5-6 (nekonstanta, sed jam ekscesa pro la signotipo) – sobra 10 – ligita interlitere 9-10 – malegala kun metodo 9 – klara 8 – eksaltema sur la baza linio 8 – rapida 8 – enŝoviĝa (=sinua) 7 – tordiĝinta 3 – larĝecoj: de literoj 7, inter la literoj 8, inter la vortoj 5-6 – vokaloj A-O supre-malfermitaj  6-7  –  anguloj tipo B 6 – anguloj tipo C  7 – neekzistantaj marĝenoj (nur en la 1-a skribaĵo: maldekstra marĝeneto) – larĝeco inter linioj, jes – elana (=impeta) 6 – dinamika 5-6 – vertikala kaj samtempe morbida – rigidaj stangoj  5, kurbitaj 2 –  retrofleksiĝemaj stangoj 3. Skribo decide eta (malgranda kalibre).  Simptomoj pri:  detranĉita (=senhezita finvorte),  maldekstren-klina, linio-ondiĝoj pro la rapidecemo.


 LA PERSONECO

de

Kazimierz Bein, plejkonata kiel Kabe (noto 1)

surbaze de lia skribo

Premiso

La personeco de Kazimierz Bein sendube estas malsimpla; tion konfirmas lia skribo, kiu estas riĉa je ‘modifaj’ kaj ‘fundamentaj’ grafologiaj signoj, multaj el kiuj eĉ altgradaj aŭ, ĉiukaze, ofte supermezuraj. Nome, estas multaj signoj kiuj sin reciproke potencigas aŭ kontraŭpezas, laŭ daŭra streĉo por sin ekvilibrigi (noto 2).

Inteligento

Kazimierz Bein tenas kvante inteligenton superan al la meza, tre vervan, scivoleman, atentan.

Multaj estas liaj interesoj, kiuj libere vagadas al tre diversigitaj kampoj, de filozofio al psikologio, de scienco al arto, de literaturo al politiko kaj al satiro, krome, kaj ne la fina, estas en li granda scivolemo por la virina mondo, por ĉio kio koncernas la inan sekson.

Do, temas pri inteligento kiu neniam ĝuas ripozon, kiu estas ĉiam en granda ekscitiĝo, kaj se mi estus devinta difini ĝin per moderna lingvaĵo, mi povus ĝin taksi kiel  emociiĝeman inteligenton, t.e. (tio estas = cioè) speciala inteligento, pri kiu oni ektraktis dum la jaroj ’90 kaj pri kiu multaj hodiaŭ agnoskas. Emociiĝema inteligento ne ĉiam estas racia, kaj baziĝas ne nur pri la ekkonaj aspektoj de homa scipovo ( perceptado, imagado, memorado, rezonado ), ĝi tre multe lasas sin influi per la emocioj; inteligento kiu tamen sukcesas administri tiujn emociojn, ilin kontrolas, kun ili povas kunvivi kaj el ili eĉ eltiras ian profiton kaj utilan intiman admonon.

Ŝajnas  ke Bein konsumu tute interne siajn impresojn kaj sensacojn (lia ekstera sinteno estas alia: singardema dum la parolo kaj la faro, gardanta sekretecon, sobra). Ĉefe li zorgas pri la esenseco de la problemoj. Tre intensa estas lia percepto, tiel ke la ‘tujaj impresoj’ efikas kaj ege influas lin:  li daŭre, en sia menso, rememoras tiojn, rearanĝas la interpretojn de kio lin emociigis. Malgraŭ ĉio, je la fino li sukcesas koncepti ideojn kaj konkludojn bone organizatajn, interligatajn, eĉ originale prilaboratajn, ĉar li trudas al si (konscie/nekonscie) memregadon. Certe ne mankas al li kreokapablo kaj imagpovo.

Lia bone organizita pensmaniero, kvankam plurkolora, estas ankaŭ rafinita; li kapablas subtilaĉi kaj ĉikani kiam tio necesas por konvinki, sed li tion faras  persvadmaniere, sorĉe, loge, sed ĉiam koncize. Lia mensa plasteco kaj lia akceptemo al multoblaj mesaĝoj, kiel antaŭe dirite, estas helpataj de energia logikeco kaj kritikemo tiel, ke li iamaniere sukcesas pozitive enkanaligi la travivaĵajn informojn (mi deziras revoki al vi pri la dirita emociiĝemo). El lia observo nenio perdiĝas. Li posedas bonan memorkapablon, materian kaj konceptan. Sed oni ne povas diri, ke li estas objektiva en siaj juĝoj, pro la fakto ke li estas multe selekta kaj diskrimina. Li povus utiligi rafinecon cele al sia ambicia inklino, al sia intelekta vanteco (MARKITA 1a-maniere plus fleksa-sinua kaj eta).

Senstreĉe tre atenta ankaŭ al detaloj, havante li grandan koncentriĝon, li kaptas elementojn eĉ ne tro evidentajn pri la vivproblemoj. Li forlasas nenion atentindan, en sia intima menso. Lia kapablo resumi estas valora, same kapablas analizi kiam tio necesas, eĉ se li ne estas antonomazie analizemulo  (kiel, diverse, estis alia esperanta pioniro: Edmond Privat).

Lia pensado estas ĉiam tumultema, neniam stagnanta; lia verva interpretmaniero kondukas lin al novaj kaj duongeniaj solvoj.

Entute, li estas persono kiu distingiĝas kaj, grave, kiu ŝatas distingiĝi (kaj la afero estas alia).

Aktiveco

Dinamika, rapidema, intuicia, li celas atingi la plej grandajn rezultojn tra esencaj elektoj kaj per eta streĉo,  ekspluatante alies aktivecemon. Li multe finaranĝas. En li superregas introvertita inklino, sed ekzistas sufiĉa ekvilibro inter optimismo kaj maloptimismo. Li neniam  iluziiĝas, kaj ĉi tia memkonscio helpas lin eviti eventualajn riskojn aŭ falegojn. Ne, li ne estas senpacienca sed ne toleras tro lantajn homojn aŭ tro prokrastajn, kaj eĉ proksimumajn aŭ senpripensajn. Lia  netoleremo povus  transformiĝi en malmodestecon, ĉiosciecon kaj, fakte, arogantecon, malgraŭ li tenas ĉion kaŝita en si. Li intuicie kaptas oportunecojn. Li inklinas al elstariĝo, sed tute ne talentas por komandado, precipe ĉar iuj liaj favorismoj al kelkiu (malavantaĝe al aliuloj) kaj la simpatioj kaj malsimpatioj de kiuj li dependas, naskigas eblajn nekontentojn, en la ĉirkaŭa socia medio .

Ĉiukaze, lia esprima lakoneco kaj reduktita eksterigo je propra vera juĝo kaj sento, kelkfoje profitcelaj, helpas lin malpliigi la damnojn kaŭzotajn de partieco kaj selektiveco.  Li renkontas malfacilaĵojn labori grupe kun aliaj, en ekipo, ĉar li ŝatas devigi siajn labormetodojn en la praktiko, taksante ilin kiel la plej bonajn. Li utiligas argumentitajn persvadojn por sin defendi, ankaŭ rafinecojn, kaj multe teoriigas: malgraŭ, ke li estas avara je vortoj, lia faro ege efikas (sobra, malesto de strangaĵoj en la fundvorta gesto, ligita inter la literoj kaj eta skribo).

Supozitaj kapabloj

Se lia granda emociiĝemo, kiu donas al lia karaktero ian malfortan punkton, estus je malpli granda nivelo, li estus fariĝonta bonega diagnozisto, kaj en la medicina kaj en la psikologia fakoj. Diverse, li nekonscie direktiĝas prefere al socia karierado, al sia persona prestiĝo-akiro, pilotata de sia intelekta vantemo, kaj tiel devojiĝas rilate al homoj. Atingado de siaj ambiciaj celoj vere estas por li kialo por pluvivi. La afero estas naskita ĝuste de ambicio, sed ankaŭ de sento pri mema intelekta supereco, de aroganta fiereco (vertikala, MARKITA 1a-maniere, eta, flekse-sinua).

Ame

Malsimpleco, pretendoj, selektivemo, kaj ankaŭ senkomunikeco pri sentoj kaj emocioj (sobra skribo) malpermesas al li serene vivi amrilatojn laŭ ties natura disvolviĝo.

Profesie

Li ne talentas por instruado: li ne posedas la necesan internan kvieton por transdoni sciojn, ĉar en li venkas la elstaremo. Ĉiukaze, li kompetentas pri pluraj temoj en malsamaj fakoj, kaj alvenas al nekutimaj kaj novaj solvoj, sukcese (malegala kun metodo, fleksa-enŝoviĝa, eksaltema sur la bazaa linio, eta).

Kapabloj

Li tre ŝatas teoriojn. Li inklinas al ĉiu studado kaj tasko kiu necesigas sinkoncentradon, metodon, rezonadon kaj, samtempe, spiritpretecon. Plejparte li inklinas al sciencaj aktivecoj.

Konkludo

Sendube, lia personeco estas komplika. Estas eĉ malfacile ĝin prezenti, ĉar ĝi estas ekster-regula kaj distingiĝas rimarkinde de tiu ordinara de samepokanoj. Certe li ne estas ‘simpla soldato’ (malĉefa), sed prefere  memsufiĉa. Mi taksus lin kiel ‘solecan ĉefon’.  Mi opinias che lia interesiĝo al esperanto devenis el ties originaleco, ekstrema logikeco kaj  gramatika strukturado; eblas ke li ne funde komprenis la humanecan kuntrenantan spiriton de la internacia lingvo ( eblan unuigon de popoloj per komuna lingvo, la  tiel nomata ‘interna ideo’). Pro tio, senhezite kaj senprobleme, li povis eliri el la esperanta movado, al kiu li donacis multegajn el siaj personaj lertecoj kaj tempon, sed kiu evidente ne plu kontentigis lian nekonformistan spiriton.

Lia arida memamo, fierego (kiu ne estas ĉiam bona konsilanto) kaj intelekta vanteco,  kondukas lin malakcepti ian ajn humiligon aŭ malvenkon; li ne agnoskas personajn fiaskojn, pro tio – ĉar li estas ankaŭ ruza – retiriĝas antaŭ eventuala falego. Krome, li utiligas ironion por sindefendi, sed ironio estas ofte neestimata, precipe kiam ĝi estas efika por vundi kaj trafi la ofendiĝemon kaj sentokapablon de la aliuloj.

________________

Notoj:

  1. Kabe estas lia pseŭdonimo, establiĝinta per unuigo de la du unuaj literoj de lia nomo kaj familia nomo. Dum la tempodaŭro, en la esperanta medio, oni kreis novan terminon kiu tute certe rilatas al li: tio estas ‘kabei’– kiu estas uzata por difini personon kiu antaŭe estis tre agema favore al esperantismo kaj poste, abrupte kaj senesplike, forlasas la movadon (kiel ja faris Kazimierz Bein). Ĉi tiu estas ‘Historio’.
  2. Por ekzempligi pri kio mi intencas diri per ‘ekvilibroludoj’, kaj sekvante la instruojn de Moretti (skolfondinto de la itala grafologio), mi klopodas priskribi kelkajn grafik-psikologiajn interplektojn de signoj ĉeestantaj en la analizita skribaĵo:

                          Elana [signo esprimanta malfermemon] povus devojigi angulojn B  [signo je mensa  fermiteco]

                         Ang. B [persistemo] estas plifortigata de MARKITA 2a-maniere [emociiĝemo]

                         Ang. B [persistemo] estas pli fortikigata de MARKITA 1a-maniere [signo voloplena al  dominado]

                         Larĝa inter la literoj [malavareca juĝo] malpliigas ang. B [signo pri avareco]

                        Ang. B [persistemo] estas moderigata pro la vokaloj A-O supre-malfermitaj [influebeleco].

      Mi opinias, ke mi sufiĉe sukcesis klarigi al vi la koncepton, ĉu ne?

 FINO

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s