Home

eo

Kuiri estas ago kiun ĉiuj popoloj ĉiutage plenumas, tio estas nepraĵo por la vivo, ja. Se vi deziras koni internaciajn receptojn, kaj elprovi ilin, vi trovas ĉi tie plurajn, el malsamaj landoj en la mondo:
https://eo.wikibooks.org/wiki/Kuirlibro:Receptoj

De tie vi povas aliri al: desertoj kaj dolĉaĵoj – fruktaĵoj kaj konfitaĵoj – glaciaĵoj – kukoj –  trinkaĵoj – legomoj – pastaĵoj – salatoj …

Sed en la reto vi povas trovi aliajn interesajn retejojn, eĉ kun receptoj por vegetaranoj, ekzemple ĉi tie:
http://fagot.alain.free.fr/kuirado/

En vikipedio oni legas, ke ekzistas ankaŭ ĝenerala rilato inter vegetarismo kaj pacismo kaj sekve ankaŭ inter vegetarismo kaj Esperanto; kaj ke inter esperantistoj troviĝas proporcie multe pli da vegetaranoj ol inter neesperantistoj. Tion  montris i.a. enketoj inter la membroj de Brita Esperanto-Asocio en 1968 (vidu Peter G. Forster, The Esperanto Movement, p. 327-329) kaj inter la membroj de Germana Esperanto-Asocio en 1992 (vidu Frank Stocker, Wer spricht Esperanto?, p. 100-101).

Ĉar mi estas itala, mi reskribas por vi la necesajn ingrediencojn pri tre konata kaj bongusta itala manĝaĵo, kies kompletan recepton, kun indikoj paŝe post paŝe, kaj fotaĵojn vi trovas ĉi tie: http://apetito.ikso.net/recepto/parmigiana
tiamaniere vi povas familiariĝi al kuira terminaro:

P A R M I G I A N A
Prepardaŭro: 2 horoj, kuirdaŭro: 25 minutoj   

por 8 personoj

Parmigiana estas tre bongusta itala plado simila al lasanjoj, sed kun tranĉaĵoj de panumita melongeno anstataŭ pastaĵoj. Ĝi ne estas tre malfacila, sed la preparado povas esti sufiĉe longa (ĝis du horoj). Eblas panumi la melongenon, konservi ĝin en fridujo kaj daŭrigi la preparadon poste.
Ingrediencoj por 8 personoj:

Por fritado:

Anstataŭ melongenoj ni uzis celerion, kio estas ebla variaĵo.

1,5 aŭ 2 kg da melongenoj aŭ celeria tubero (prefere havu tro multe ol ne sufiĉe)
Oleo
Faruno
Raspita pano
2 ovoj

Por la saŭco:

1 litro da tomata saŭco
1 cepo
Iom da olivoleo (aŭ alia oleo)

Cetere:

250 g da fromaĝo (eblas uzi ekzemple mocarelon kun parmezano; en la fotoj ni uzis oštiepok, slovakan ŝafan fromaĝon)
Salo, se vi ne uzas tre salan fromaĝon

….

Italoj, ne skandaliĝu pro la antataŭo de melongenoj, ĉar ĉi tie ni estas internaciuloj!!!


it

Cucinare è un’azione che tutti i popoli quotidianamente attuano, cioè è una necessità per la vita. Se desiderate conoscere delle ricette internazionali e provarle, ne trovate parecchie qui, da diversi paesi del mondo:
https://eo.wikibooks.org/wiki/Kuirlibro:Receptoj

Da lì potete accedere a: dessert e dolci – cibi con frutti e canditi – gelati – torte – bevande – legumi – paste – insalate…

Ma in rete potete trovare altri siti interessanti, persino con ricette per vegetariani, ad esempio qui:
http://fagot.alain.free.fr/kuirado/

Su wikipedia si legge che esiste anche un generale rapporto tra vegetarianismo e pacifismo e conseguentemente tra vegetarianismo ed Esperanto; e che tra gli esperantisti si trovano in proporzione molti più vegetariani che tra i non esperantisti. Questo lo hanno mostrato tra l’altro (i.a. = inter alie = tra l’altro) delle indagini tra i membri della Brita Esperanto-Asocio (Associazione Esperantistica Britannica) nel 1968 (vedere Peter G. Forster, The Esperanto Movement, p. 327-329) e tra i membri della Germana Esperanto-Asocio (Associazione Esperantistica Tedesca) nel 1992 (vedere Frank Stocker, Wer spricht Esperanto?, p. 100-101).

Poiché sono italiana, riscrivo per voi i necessari ingredienti di una pietanza italiana molto conosciuta ed appetitosa, la cui ricetta completa, con indicazioni di passo in passo, e foto le trovate qui: http://apetito.ikso.net/recepto/parmigiana
in tal modo potete familiarizzare con i termini di cucina.

Parmigiana

http://apetito.ikso.net/recepto/parmigiana

Risultati immagini per parmigiana

Ingredienti per 8 persone

Per la frittura:
Al posto delle melanzane abbiamo usato del sedano, la qual cosa è una variante.
1,5  o  2 kg di melanzane o gambi di sedano (abbondanti piuttosto che scarsi)
olio
farina
pan grattato
2 uova

Per la salsa:
1 litro di passata di pomodoro
1 cipolla
un po’ di olio d’oliva (o altro olio)

Poi:
250 gr. di formaggio (mozzarella con parmigiano; nelle foto abbiamo usato oštiepok, un formaggio pecorino slovacco)
Sale, se non usate un formaggio troppo salato

….

Italiani, non scandalizatevi se viene usato il sedano al posto delle melanzane, ma qui siamo persone internazionali!!!

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s