Home

eo bandiera

Ĝustadire, la vorto “vojo” estas ankaŭ la titolo de unu el la poeziaĵoj verkitaj de Ludwik Lejzar Zamenhof (1859-1917) la konceptinto de la lingvo internacia esperanto. Esperanto estas artefarita komunikilo kiu efike permesas transpasi la lingvajn barojn ekzistantajn inter la popoloj, ilo kiu – per eta lernostreĉo – estas alirebla al ĉiuj, junaj kaj maljunaj, kleruloj kaj ne. Prave oni taksis Zamenhof kiel granda amiko de la Homaro. Li estis pola, hebrea, profesie okulkuracisto kaj profundanime lingvisto kaj dediĉis sian tutan vivon al la lingva projekto.

Lingvo-vojo” estas do la irvojo de lingvo kiu povas unuigi la popolojn per komuna parolado.

it_IT BANDIERA

“Una via linguistica” è il nome, in italiano, di questo diario in rete (blog) che tratta della lingua internazionale Esperanto: una reale possibilità, concreta, di superamento di tutte le barriere linguistiche, una lingua che – con un minimo sforzo di apprendimento da parte di tutti – agevola la comunicazione tra genti diverse.
“La Via” (La Vojo) è anche il nome di una poesia dell’ideatore dell’Esperanto, il medico oculista ebreo polacco Ludwik Lejzar Zamenhof (1859-1917), definito da molti “un grande amico dell’Umanità”.

Lingvo-vojo” (una via linguistica) è dunque il percorso di una lingua che consente di unire i popoli attraverso un comune modo di parlare.

Alga Vanna Guernieri

eo bandiera

LA VOJO

Aŭtoro: Ludwik Lejzar Zamenhof (1859-1917)

 

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj’ elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco —
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

 Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l’ tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, —
Ni semas kaj semas konstante.
«Ho, ĉesu!» mokante la homoj admonas, —
«Ne ĉesu, ne ĉesu!» en kor’ al ni sonas:
«Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos».

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel’ unu fojon signita!

 Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco —
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

(el ESPERANTA ANTOLOGIO – POEMOJ 1887-1957,
eldonis Imprenta Gutenberg – La Laguna de Tenerife – 1958)

—————————————————————————————————————

it_IT BANDIERA

                                     LA VIA

[Traduzione ritimica dall’esperanto – di Luigi Minnaja]

Nel buio profondo risplende la meta,
cui andiamo con anima ardita.
Qual stella nel ciel della notte segreta
il retto percorso ci addita.
Timor non c’incuton notturni fantasmi,
né i colpi del fato, né i molti sarcasmi,
ché chiara, diritta, assai ben definita
è questa, la via stabilita.

Sul nostro cammino noi senza deviare
andiamo con alta la fronte!
Perfino una goccia, costante a cascare,
perfora il granitico monte.
Speranza, costanza, serena pazienza
son questi gli emblemi; con loro potenza
noi passo su passo, ad opra completa,
godremo trionfanti la meta.

Gettiam la sementa ovunque, con lena,
pensando pei tempi futuri.
Se poi la sementa si perde, s’arena,
risemineremo sicuri.
“Smettete!” la gente burlando ci sprona,
“no, no, non smettete!”nel cuor ci risuona:
“Avanti: la lode dei posteri avrete,
se forti e costanti sarete”.

Se la siccità, oppur venti inattesi
distaccan le foglie appassite,
al vento siam grati, poiché, sì ripresi,
avrem forze fresche, agguerrite.
Non si fermerà questa nobile schiera,
non teme di reggersi nella bufera,
ma cerca tenace, provata, temprata,
la meta una volta segnata!

Sul nostro cammino noi senza deviare
andiamo con alta la fronte!
Perfino una goccia, costante a cascare,
perfora il granitico monte.
Speranza, costanza, serena pazienza
son questi gli emblemi; con loro potenza
noi passo su passo, ad opra completa,
godremo trionfanti la meta.

FINE

7 thoughts on “About

  1. Saluton “lingvojo”,
    Vi regule vizitas nian blogon kaj vi zorgas pri interesa dulingva blogo, do, dankon ! Ŝajnas ke vi vivas en italio, ĉu ne ? Kie ? La venontajn 23an kaj 24an de majo, italoj venos ĉe ni en Ĉamberio, Francio, vi ankaŭ povus veni tie se vi ŝatus !
    Ĝis reskribo plezure,
    Nelli

  2. Great to find a blog which dares to use an artificial medium that effectively allows to cross the language barriers existing between the peoples, and as such making articles of different origin from people who speak a different language to be made known and understood by others.

    Good luck with this undertaking.

    Bonŝancon kun ĉi entrepreno.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s