Home

Sulla vergogna della propria disumanità e sulla speranza della propria umanità

de Andrea Inglese

la origina teksto en la itala lingvo troveblas ĉi tie : https://www.nazioneindiana.com/2015/09/04/sulla-vergogna-della-propria-disumanita-e-sulla-speranza-della-propria-umanita/


 

Teksto esperantigita kun la rajtigo de la aŭtoro: Andrea Inglese, kiu estas poeto, eseisto kaj tradukisto (1). 

Honto pri propra malhomeco, kaj espero pri propra humaneco

de Andrea Inglese, eldonita la 4-an de septembro 2015

big

Mi dezirus pritrakti du vortojn, “honto” kaj “espero”. En nia mondo je subtilecaj rezonadoj kaj teknologiaj mirindaĵoj, tioj estas du vortoj kiuj ŝajnas arkaikaj, nespecifaj, nerafinitaj. Aŭ, laŭdire, retorikaj. Sed vortoj ne estas kiel komputilaj programoj, oni ne ĉiam elpensas novajn ĉiutage.

Estas malfacile memori de kiam, momento aŭ tago, mi ekperceptis ke mi estas plonĝinta en la honton, kaj ke tian honton mi ne facile povus ekzorci simple per iu bela ago aŭ serio de belaj agoj, eĉ se honto postulas ĝuste tion, malaperiĝon per faroj kiuj pilotu nin al alia sperto-zono kaj  al diversa nia mondrilato, al loko kie espero venku super honto. Mi precize perceptis ke mia vivmaniero nepre adresas min al tiu honto, kaj ke nur malfacile mi estus trovinta elirvojon, ĉar temas ja pri forkuro el identeco kaj el vivostilo kiuj jam multe stratumiĝis. Kaj hodiaŭ, dum mi skribas, mi ne estas ankoraŭ foririnta, mi scias ke tion mi devas, por mi kaj por la aliuloj; por mi, ĉar mi estas itala plenkreska civitano,  eŭropano, kaj por kiuj postulas de mi eliron el la honto kaj bezonas ke mi estu ekster ĝi,  libera fari ion kun ili kaj por ili. Kaj mi devas tion fari ankaŭ por mia filino, ĉar estos ŝi kiu, sendube,  ricevos herede ĉi tiun honton, kaj mi ne emas ke ĝi fariĝu neniiga.

Mi ne memkontentas kaj ne memkonsolas paroli pri ĉi tiu honto: ĝi estas samkiel fakto, fakto kiun oni povas silentigi, forgesi, sed kies sekvoj estas ĉiukaze ege gravecaj, eĉ historie, ĉar tia honto, kiu ĉi-kaze estas honto kaj por mi kaj por ni, estos historie juĝata, de estontaj posteuloj,  ĉar estas honto pri nia nehumaneco, kiel individuoj kaj kiel popoloj, kiel ŝtatoj kaj kiel nacioj; estas ĝuste la ĉiutaga spektaklo de nia senkapablo esti homecaj, nia nekapablo retrovi la vojon al elementa humaneco, al morala deco, kiu igas nin hontindaj.

Afero ŝajnas al mi klara,  estas ke foriro el ĉi tiu malhomeco, kaj ties rifuzo, ne povas simple alĝustiĝi moralnivele ĉe unuopaj konsciencoj. Se honto originas el individua konscienco, malhomeco pri kiu unuopa individuo devige hontemas certe sin apogas al ties kutimoj, sed tiaj kutimoj refortiĝas pro la kultura sistemo kaj politika organizado de la socio. Pro tio, nunepoke, tiuj kiuj sukcesis per siaj ĉiutagaj agoj sin meti ekster la honta sento, kaj gajnis aŭ nur asertis sian integran homecon, neniel povos mildigi la kolektivan honton, historian , de eŭropaj nacioj kaj ties popoloj. Iliaj agoj forsavas ilin de honto, vekas nian esperon, sed ne efikos ankoraŭ sur la institucioj kaj la kultura sistemo. Nur politik-tipa transformiĝo, kaj kultura, povos konduki Eŭropo-n, regantojn kaj civitanojn ekster la honto, ekster la kulpo, ekster la rutina trejniĝo al malhomeco.

Ĉiuj komparoj kun la naziista barbareco estas rajtaj, ĉar – preter la historiaj okazoj, kiuj neeviteble estas apartaj kaj neripeteblaj – io simila kaj fundamenta ekaperas: iun venontan tagon iu el ni, iu kiu posedos nian saman identecon – italo, franco, polo, hungaro – devos ekskuzi sin al siaj gefiloj pri la kolektiva kaj institucia sintenoj de tia malhomeco. Kaj ĝuste je tia transiga tereno ĉio ŝajnas sufiĉe klara. Kion ni povas esperi? Ĉu ke niaj gefiloj estu same aŭ eĉ pli malhomecaj ol ni, kaj sekve ne plu nin demandu klarigon, aŭ ke ili mem montru al ni kiom bone ili lernis la lecionon, traktante nin ĉiutage, en la familia intimeco, kiel nenecesan, embarasan, formetendan homan materialon kiu ne plu povas naski empation? Fakte, ekzistas io pli malbona ol honto, tio estas la bedaŭro pro sia perdita homeco. Temas pri fino de ĉiu homeca memoro kaj barbareco estas la sola horizonto.

Ne estas disputo nur pri militoj kaj milionoj da rifuĝintoj, pri miloj da enmaraj mortintoj, da kontraŭleĝaj tendar-kampoj kaj mizeruloj ĉe la landlimoj, aŭ polica subpremado kontraŭ sendefendaj kaj senrajtaj personoj;  malhomeco, kiun ni vidas aktiva, kiun ni konsideras nian, antaŭ ĉio estas tiu kiu neplenumas sukuron, eĉ kun pliakrigo. La preterlaso de sukuro pri kiu mi estas traktante komprenindas, logike, moral-vidpunkte, kiel (ekzemple) la devo malpezigi la suferon de homo eĉ kiam ne estas ni la kulpuloj. Ni ankaŭ scias, ke la preterlaso de sukuro estas taksata krimo laŭ nia kriminala kodo. Leĝo diras ke en specifaj okazaĵoj kiel dum renkontiĝo kun forlasita infano aŭ homo vundita aŭ senkonscia – do en vivdanĝero – ni estas devigataj – ankaŭ morale –  helpi aŭ tuje atentigi  al aŭtoritatoj  pri la cirkonstanco.  Resume, oni supozas ke ekzistas instituciaj subjektoj (ordocela servistaro, helpantaj kuracistoj, k.t.p.) al kiuj  ĝenerale delegi la sukuran faron, escepte de tiuj eksterordinaraj situacioj, kiam iamaniere ni mem estas devigataj agadi malgraŭ ni ne havas specifan institucian rolon. Antaŭ la eksterordinara rifuĝintaro-fluo, la rifuzo de la eŭropaj plurnaciaj aŭtoritatoj organizi sistematikan sukur-agadon kaj  akcepton nepre demandigas al ni, kiuj estas civitanoj sen specifa institucia rolo. Kvankam ni ne loĝas en CalaisLampedusa, ni konscias ke la aŭtoritatuloj programe estas subtaksante kaj ignorante siajn sukurajn kaj akceptajn devojn, kaj nia delego al tiuj nehomecaj aŭtoritatuloj povas nur igi nin iliaj komplicoj.

Ĉi tiu historia kaj eksterordinara situacio, kaŭzita de militoj trafantaj dum la lastaj jaroj difinitajn popolojn kaj geografiajn areojn, tamen aktualigas  pli rutinan honto-okazon, ja fine banaligitan en niaj tipaj demokrataj-liberalaj socioj. Mi aludas al nia kreskanta indiferenteco al personoj vivantaj kaj dormantaj surstrate, ĉefe en la grandaj urboj. Mi ne estas dirante ke ĉiu urbano havas la moralan devon okupiĝi tutpersone pri senhejmuloj aŭ pri soci-marĝenaj uloj. Ĉi-tio signifus atendi ke ĉiu kapablos ne nur havi simplan decan humanecan inklinon, sed ankaŭ nekomunajn ofer- kaj sindediĉ-kapablojn direkte al proksimulo. Sed mi emas resti, ja, en la grundo de simpla deco, por substreki kiom estas facile, hodiaŭ,  alkutimiĝi al  ĝeneraligita maldeco.

Fojon mi ricevis (viv)lecionon de virino, apud strekoj de franca subtrajna-stacio. Viro, sufiĉe juna,  kuŝis surventre sur kajo, sed en loko kie li obstaklis la tieajn marŝantojn. Lia nekonscia stato estis evidenta, sed ne klaris ĉu li estis simple dormante, pro lia nenormala lokiĝo. Lia ĉeesto estigis tiom da  malagrablo ke sufiĉe eleganta sinjorino, pasante, jen, propravole, stumblis inter liaj kruroj. Verdire, ŝi piedbatis lin, per sendube senkontrola gesto, kiu tamen konservis postrestaĵon el nekonscia humaneco. Probable ŝi estus deziranta aŭdi ĝemon, ian reagon. Poste ŝi rapidis rekten, grumblante kaj ĝenite. Je la fino mi  alproksimiĝis al la viro kaj komencis paroli al alia persono kiu, same maltrankvile, rigardis lin. Mi ne klare sciis kion fari sed, vidinte ke tiu tenis permane poŝtelefonon, mi demandis ĉu oni jam informis iun. Intertempe alia virino alvenis kaj senhezite helpis la kuŝantan viron, t.e. ŝi kliniĝis al li kaj abrupte al li alparolis, esploris liajn reagojn, metis siajn manojn sur lian dorson, k.t.p. Nenio eksterordinare. Nu ĝuste.  Kaj tamen, en urbo kiel Parizo, la dominanta vivstilo, la kunpartigitaj kutimoj, kondukas al sensensigo eĉ de la plej humanecaj elementaj reagoj, tiuj plej spontaneaj kaj simplaj. Poste, ankaŭ en la rutina vivo, la divida limlinio inter deco kaj maldeco riskas fariĝi pli kaj pli maldika.

Antaŭ kelkaj tagoj, antaŭ ol fotaĵo pri Aylan Kurdi disrompos ion en la amaskomunikila ekvilibro kaj kaŭzos tiun empation kiun la preskaŭ ĉiutaga bultena noticaro pri la rifuĝinto-masakroj ŝajnas ne plu kapabli reveki, France 2, la dua franca publika televida kanalo, per teleĵurnalo dissendis vesperfrue enketon kiu titoliĝis: “Kial oni helpas ilin?”. La korespondanto apud Calais intervjuis kelkajn personojn kiuj manierdiverse estis helpantaj la ularon de rifuĝintoj kaj neregulaj migrantoj tie provizore ekloĝintaj. (Calais, estas haveno ĉe Maniko-ĉanelo de kie forveturas trajnojn direkte al  Londono, kaj estas komparigebla kiel  franca Lampedusa,  la meza etapo de tiuj kiuj albordiĝas en Eŭropo kun la celo kompletigi sian vojaĝon al Britio). La dispozicio de tiu ĵurnalisto estis naŭza, pro la fakto ke al naivaj demandoj li aldonis sian propran juĝon rilate al agoj de la sukurantoj: “Sed helpante ĉi tiujn personojn vi ebligas al ili resti ĉi tie, en kontraŭ-leĝa kaj sen-espera situacio, tial ke ili ĉiel ajn ne povos transiri la landlimon”. El tia tuta afero, nur la ĉeesto, la vizaĝo, la konduto de tiuj helpemaj personoj, malsam-aĝaj kaj malsam-sociodevenaj,  sukcesis veki en ni iom da espero – espero ne nur por la migrantoj, sed por ni, por ni eŭropanoj, italoj aŭ francoj. Ili estas normalaj homoj kiuj, senkonsidere de sia politika aktivado aŭ asocia implikiĝo, kaj per posedo de tre limigitaj rimedoj, iras por helpi la migrantojn, sin miksante kun ili en la kaŝita barakaro aŭ gastigante ilin ĉe sia domo, eĉ nur por reŝarĝigi ilian poŝtelefonon. Tiaj personoj certe ne serĉas aŭ donas pravigojn pri sia agado, nek etikajn nek politikajn, ĉar al ili ĉio ŝajnas normala farenda agado, kaj ili plenumas tion maltimante la evidentan malestimon, kiu kelkfoje fariĝas minaco, de  samurbanoj, de tiuj kiuj senkompatas kaj eĉ senhontas.

Jen, oni devas rekoni la esperon, kiam ĉi-lasta estas saĝe revekata. Morgaŭ ni parolos pri kio politiko devus fari, kaj pri kio ĝi hodiaŭ,  daŭre, ne faras, sed ni komencu konstati, transpasante nian individuan hontiĝon, kiom estas komuna, normala kaj vasta la homa kapablo, ankaŭ de eŭropanoj, ankaŭ de italoj kaj francoj, konduti dece, esti decaj personoj. Se ni sekvos ankaŭ ĉi tiun pensofadenon, ŝajne modestan, preter sensaciaj esprimoj de indigno, ni ekvidos ion trans nia hontiĝo.

__________________

(1)  por legi aliajn  informojn pri la aŭtoro, iru al:    https://www.descrizionedelmondo.it/profilo-andrea-inglese/

_____________________

Risultati immagini per migranti italiani all'estero

Kiam Italoj estis migrantoj…./ quando degli Italiani erano dei migranti….

Fonto de la supra bildo: http://www.inftub.com/economia/politica/LEMIGRAZIONE-ITALIANA-DALLA-SE15259.php

 

Leave a comment