Home

 

Jam je la komenco, oni supozis kaj intuiciis pri la helpa valoro de esperanto (artefarita, sed preskaŭ natura lingvo) al la lernado de aliaj lingvoj krom la gepatra. Fakte, dum la jaroj 1925-1931 oni pristudadis, kaj dokumentadis ĉe la Columbia University en New York, ke 20 horoj da Esperanto donas pli altan rezultaton ol 100 horojn da franca, germana, itala aŭ hispana lingvostudado.

Poste, aliaj malsamaj eksperimentoj estos farataj (*), sed la plej konata estas sendube tiu laŭ la modelo de Paderborn (germana urbo), komencita en 1975-a, aranĝita kaj long(temp)e prizorgita  de Helmar Frank, germana matematikisto kaj esperantisto, pedagogo, profesoro pri kibernetiko, kaj prezidanto de AIS en San Marino (Akademio Internacia de Sciencoj), kiu – eĉ per matematikaj formuloj, certe ne simplaj – sukcesas science pruvi la  propedeŭtikan efikon de esperanto al pli rapida lernado de aliaj fremdaj lingvoj.
Per simplaj vortoj, oni povas aserti, ke la esperanta lingvo havas ĉiujn fundamentajn karakterizojn kaj regulojn, komunuzajn al modernaj lingvoj, kaj pro sia reguleco kaj la logikeco de sia strukturo, ĝi povas ofici kiel instrumento (ilo) por konstrui, en la menson de junulo (sed ne nur), tiun bazan gramatikan veston (sintenon) kiu faciligas la lernadon de aliaj lingvoj.

Prezenton en esperanto de  KIBERNETIK-PEDAGOGIA TEORIO DE LA LINGVO-ORIENTIGA INSTRUADO (LOI) de Helmar Frank, laŭ la modelo pristudita ĉe la Universitato de Paderborn, kun matematikaj formuloj kaj ĉio alia, vi povas trovi ĉi tie:

http://web.archive.org/web/20120404035114/http://miresperanto.narod.ru/biblioteko/tishljar/17.htm

____________

(*) el la libera enciklopedio de  vikipedio:

Eksperimentoj:

  • 1925 – 1931, Columbia University, New York, Usono: 20 horoj da E-o donas pli altan rezulton ol 100 horoj da franca, germana, itala aŭ hispana lingvo.
  • 1947 – 1951, Sheffield, Britio (ekde 1948 ankaŭ en Manchester): infano lernas tiom da E-o dum 6 monatoj, kiom da franca lingvo dum 4 – 5 jaroj; post iom da monatoj de E-o oni akiras pli bonajn rezultojn en la lernado de aliaj lingvoj.
  • 1958 – 1963, mezlernejo de Somero, Finnlando: sub kontrolo de la Ministrejo pri Instruado oni eltrovis, ke post Eo-kurso la lernintoj povis atingi pli altan nivelon pri la germana lingvo ol tiuj, kiuj lernis nur la germanan, eĉ se pli longe.
  • 1970 – Eksperimento efektivigita de prof. István Szerdahelyi en Budapeŝto. Klaso de infanoj lernis unue Esperanton kaj poste, dispartiĝinte, lernis la rusan, la anglan, germanan aŭ francan. Liaj konstatoj estis, ke la rusan oni lernis je 25% pli sukcese ol se oni ne estis antaŭe lerninta Esperanton; la germanan je 30%, la anglan je 40% kaj la francan je 50%.
  • Ekde 1975: Eksperimentoj laŭ la Paderborna modelo de LOI, Lingvo-Orientiga Instruado (vidu apartan informaron supre).
  • 1993-1997: en Italio oni eksperimentis pri E-o kiel “lingvo propedeŭtika al la studado de fremdaj lingvoj en la bazlernejo” en la lernejo Gaetano Salvemini de Torino. Partoprenas tri klasoj. En la dua kaj tria jaroj la lernantoj lernis elementan Esperanton kaj uzis ĝin por internacie komuniki kun aliaj lernejoj. En la kvara kaj kvina jaroj unu klaso transiris al la studado de la angla kaj alia al tiu de la franca. Ekde la lernojaro 1994/95 tia ĉi eksperimentado estas rajtigita de la Ministrejo pri Publika Instruado. La evoluado konfirmas la propedeŭtikan efikon de Esperanto-instruado al italaj infanoj por pli bona kaj pli rapida posta lernado de la franca kaj de la angla.

 


Dr. Helmar Frank

Dr. Helmar Frank


 

Già agli inizi si intuì e suppose il valore propedeutico dell’esperanto (lingua artificiale, ma quasi naturale) per l’apprendimento di altre lingue oltre quella materna. Infatti negli anni tra il 1925 e il 1931 sono stati fatti degli studi, documentati, alla Columbia University di New York dai quali è emerso che 20 ore di studio dell’Esperanto danno un risultato più elevato di 100 ore di lingu francese, tedesca, italiana o spagnola.

Nel tempo sono stati fatti diversi altri esperimenti (*), ma il più conosciuto è senz’altro stato quello di Paderbon (città tedesca), iniziato nel 1975, elaborato e seguito a lungo da Helmar Frank, un matematico ed esperantista tedesco, pedagogo, professore di cibernetica e presidente dell’ AIS San Marino (Accademia Internazionale delle Scienze) , il quale – attraverso anche delle formule matematiche, non certo semplici – ha potuto dimostrare scientificamente il valore propedeutico dell’esperanto all’apprendimento più veloce di altre lingue straniere.

In parole semplici, si può dire che l’Esperanto possiede tutte le caratteristiche e le norme fondamentali che sono comuni alle lingue moderne, e per la sua regolarità e per la logica della sua struttura può adempiere alla funzione di formare, nella mente del giovane (ma non solo), quell’abito grammaticale di base che facilita l’apprendimento di altre lingue.

Una presentazione in esperanto della teoria pedagogico-cibernetica di Helmar Frank, secondo il modello elaborato nell’Università  di Paderborn, con formule matematiche e tutto quanto,  la potete trovare qui:

http://web.archive.org/web/20120404035114/http://miresperanto.narod.ru/biblioteko/tishljar/17.htm

 

__________________

(*) dalla libera enciclopledia di wikipedia:

Esperimenti:

(il primo è stato quello della Columbia University di New York: 1925 – 1931)

1947 – 1951, Sheffield, Gran Bretagna (dal 1948 anche a Manchester): un bambino apprende tanto Esperanto in 6 mesi quanto di francese in 4 – 5 anni; dopo pochi mesi di E-o si acquisiscono migliori risultati nell’apprendimento di altre lingue.

1958 – 1963, scuola media di Somero, Finlandia: sotto il controllo del Ministero dell’Istruzione si è scoperto che dopo un corso di Esperanto gli alunni hanno potuto raggiungere un livello di tedesco più elevato di coloro che avevano imparato solo il tedesco, persino se per più lungo tempo.

1970 – Un esperimento attivato dal prof.  István Szerdahelyi a Budapest. Una classe di bambini ha imparato per primo l’Esperanto e dopo, dividendosi, hanno imparato il russo, l’inglese, il tedesco o il francese. Le sue constatazioni sono state che il russo è stato imparato con più successo, nell’ordine del 25%, che se non avessero imparato prima l’Esperanto; il tedesco nell’ordine del 30%, l’inglese per il 40% e il francese per il 50%.

A partire dal 1975: Esperimenti secondo il modello di Paderborn, detto LOI, Lingvo-Orientiga Instruado (trad: Insegnmento orientativo per le lingue, vedere  informazioni a parte, più sopra).

1993 – 1997: in Italia si è messo in pratica l’Esperanto come “lingua propedeutica allo studio delle lingue straniere nella scuola di base” nella scuola Gaetano Salvemini di Torino. Vi hanno partecipato tre classi. Nel secondo e terzo anno gli allievi hanno imparatao l’Esperanto elementare ed usato per comunicare internazionalmente con altre scuole. Nella quarta e quinta classe, una classe è passata allo studio dell’inglese e un’altra a quello del francese. A partire dall’anno scolastico 1994/1995 questa sperimentazione è stata autorizzata dal Ministero della Pubblica Istruzione. L’evoluzione ha confermato l’effetto propedeutico dell’insegnamento dell’Esperanto ai bambini italiani per un migliore e più rapido successivo apprendimento del francese e dell’inglese.

 

FINO / FINE

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s