Landlima sed Itala, la urbo Trieste
bildo el la urbodoma retejo: http://www.ilcomuneinforma.it/viaggi/7160/7160/
Silente sed aktive, esperanto-grupo en la itala urbo Trieste: Associazione esperantista triestina (Triesta Esperanto-Asocio = TEA), la 16-an de januaro 2016 organizis publikan prezentadon de libro, kiu enhavas poeziaĵojn origine elpensitajn en la loka dialekto kaj tradukitajn al esperanta lingvo. La informon vi povas trovi, itallingve, en la ĉi-suba retejo:
Notu Bone: la hejmo de Triesta Esperanto-Asocio
por pliaj informoj estas: http://www.tea1906.altervista.org/index.html
Ne ĉiuj scias, ke en Italujo la parolitaj idiomoj kaj dialektoj estas vere en tre granda kvanto. Aldone al la Itala, konsiderinda kvanto da italaj civitanoj parolas sian gepatran lingvon. Krome, mal-neglektinda kvanto da aliaj eĉ ne konas la Italan.
La oficiala lingvo de la itala Ŝtato historie devenas de la toskana literaturo (famuloj estas Dante, Petrarca kaj Boccaccio, vivintaj en 1300-jarepoko), kaj en la postaj jaroj ĝi evoluis ĝis la nuna itallingvo. Pro influo de la Itala Unuiĝo, okazinta en 1861, kaj pro la vasta kutimo vidi Televidon dum la lastaj 50 jaroj, sed ankaŭ pro la devigo lerni en la ŝtataj lernejoj elementaj kaj mezaj, nuntempe la plejparto de la itale-parolantoj parolas samlingve. Sed, loke, dialektoj supervivas, sufiĉe.
Vi devas scii, ke en Italujo oni povas fari ĉi tiun dialekto-distingon, kiu montras la ampleksan variecon de paroladoj. Povas esti, ke Italujo estu la Ŝtato, kiu en la mondo posedas la plejnombran kvanton da dialektoj:
Italaj Nordaj dialektoj:
– gaŭlaj-antikvitalaj = estas parolataj en regionoj Piemonte, Liguria, Lombardia kaj Emilia, kie siatempe loĝadis Gaŭloj;
– kaj la dialektoj de Venetilandoj.
Italaj Toskanaj dialektoj:
Ili sub-distingiĝas tiamaniere
– Toskanio-centre: la florenca dialekto de urbo Firenze
– ” –Okcidente: dialekto parolita en urboj Lucca, Pisa kaj Livorno
– Sud-Toskane: dialekto parolita en urboj Sieno kaj Arezzo.
La Centro-Italaj dialektoj:
– parolataj en norda regiono Lazio, en parto de regionoj Umbria kaj Marche.
La Suditalaj dialektoj, siavice, distingiĝas per du aliaj tipologioj:
– Napola – parolata en la suda Lazio, en Abruzzo, Campania, kaj parto de Basilicata kaj de norda Puglia
– Sicilia – parolata en Salento, Calabria kaj Sicilia.
Tute aparta distingo meritas la:
– Sardinia dialekto (el regiono Sardinio)
– Istriaj dialektoj (el la marbordoj de Istrio)
– kaj la dialektoj ladinaj de Friuli, montoj Dolomiti
POR VIDI KIEL ESTAS SKRIBITE LA TRIESTA DIALEKTO, VI POVAS LEGI ĈI TIE KELKAJN POEZIAĴOJN:
http://www.tuttotrieste.net/varie/tullio/scovazin.htm
KAJ : http://www.tuttotrieste.net/varie/tullio/00list.htm
(la Aŭtoro estas Tullio Piccini)
Evento en Trieste, la 16-an de januaro 2016:
http://ilpiccolo.gelocal.it/trieste/cronaca/2016/01/16/news/poesie-dialettali-anche-in-esperanto-1.12790497
POR LA ITALAJ LEGANTOJ (LETTORI) DE MIA BLOGEJO: MI TUTE NE TRADUKAS AL LA ITALA LA ESPERANTAJN TEKSTOJN, ĈAR MI CERTAS KE VI TRE BONE POVAS JAM KOMPRENI ILIN. ĈU VERE?
(la blogisto)
Antikva jura teksto el la Triesta dialekto – Libro dei camerari
Ekzemplo pri skribita antikva loka dialekto: “…. Tu dedisti un morsum in digito !” e questo dialogo fra due querelanti “…. Chi te par che io sia ? …. E tu me par un bon homo ! ….. E tu me pari uno corno !”.